Gábor Reisz
Gábor Reisz [rejs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reisz Gábor estas hungara reĝisoro, scenaristo, komponisto.
Gábor Reisz | |
---|---|
Gábor Reisz en 2015 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1980 (44-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gimnastika Universitato de Budapeŝto • Universitato Eötvös Loránd • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • filmkomponisto • aktoro |
Gábor Reisz[1] naskiĝis la 19-an de januaro 1980 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gábor Reisz akiris trejnistan diplomon en fakultato de Universitato Semmelweis, poste li studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös, fine en 2011 li akiris reĝisoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Lia ĉefinstruisto estis Ildikó Enyedi. Jam dum la studentaj jaroj ekde 2003 li jam reĝisoris kaj verkis scenarlibrojn. Baldaŭ li ankaŭ komponis muzikojn de filmoj. Li ricevis kelkajn premiojn.
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- Tóth Árpád: Hajnali szerenád (mallonga filmo, 2003) - ankaŭ scenaristo, rolanto kiel filo
- VAN valami furcsa és megmagyarázhatatlan (2014) - ankaŭ scenaristo, komponisto, kameraisto
- Rossz versek (2018) - ankaŭ scenaristo, rolanto kiel Tamás
Liaj scenarlibroj (elekto) redakti
- Ritmus (mallonga filmo, 2005) - ankaŭ reĝisoro, komponisto, kameraisto, filmomuntisto
- Judith Keith (mallonga filmo, 2010) - ankaŭ reĝisoro, komponisto
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Meglét (mallonga filmo, 2006) - rolanto: kliento; ankaŭ filmomuntisto
- Retúr (mallonga filmo, 2012) - turisto
Liaj filmaj helporeĝisoraĵoj (elekto) redakti
- Panel (mallonga filmo, 2008) - ankaŭ komponisto
- Kodály Method (televida serio, 4 epizodoj, 2011-2012)
- Mijn beste vriendin Anne Frank (2021)