Gábor Stépán [ŝtEpAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stépán Gábor estis hungara inĝeniero pri maŝinoj, profesoro, ordinara membro de Hungara Scienca Akademio (2007).

Gábor Stépán [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Stépán frekventis teknikan universitaton en Budapeŝto inter 1973-1978. Post la diplomo li restis en la universitato, poste li laboris en fabriko de Csepel (distrikto). En 1981 li ricevis postenon en universitata katedro. En la lernojaro 1994 li doktoriĝis, poste esploris en Usono helpe de stipendio. Hejmenveninta li profesoriĝis kaj iĝis katedrestro, baldaŭe en 2008 dekano. Li ofte esploris aŭ instruis en eksterlandaj universitatoj. Li okupiĝas pri mekaniko kaj stabileco. Li ricevis 5 premiojn inter 1978-2011.

Verkaro (elekto) redakti

  • Great Delay in a Predator Prey Model (1986)
  • Micro-Chaos in Digitally Controlled Mechanical Systems (1994)
  • Modeling Non-Linear Regenerative Effects in Metal Cutting (2001)

Fontoj redakti