VERESS Gábor [vereŝ] estis rumania hungara verkisto pri muziko, lernolibroverkisto. Li naskiĝis en Marosvásárhely en 1869 kaj mortis en Aiud la 10-an de februaro 1937.

Kariero redakti

Gábor Veress akiris diplomon en Muzikakademio Franz Liszt de Budapeŝto. Li instruis en sia naskiĝurbo, de 1896 en Nagyenyed ĝis sia pensiuliĝo en 1933. Komence de la 1900-aj jaroj li kolektis popolmuzikon per fonografo kun sia pli juna frato.

Fonto redakti