Gábor Vladár
Gábor Vladár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vladár Gábor estis hungara juristo, politikisto, ministro, membro (korespondanta en 1937) de Hungara Scienca Akademio.
Gábor Vladár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1881 en Biatorbágy |
Morto | 19-an de julio 1972 (90-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Gábor Vladár [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1881 en Bia. Li mortis la 19-an de julio 1972 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gábor Vladár frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li ricevis juran kaj ŝtatosciencan diplomojn. Li eklaboris en la ministerio, kie li atingis pli kaj pli altajn postenojn. En 1944 li estis ministro kelkajn monatojn. Post la ministeria konsilia kunveno la 14-an de oktobro 1944 li dekretis permeson de la maldekstrema gazetaro kaj la malpermesadon de la ekstremdekstraj artikoloj kaj finfine la liberigon de la politikaj kaptitoj. Tiun dekreton tuj nuligis la alvenanta nazia-germana armeo.