ANTAL Géza estis hungara kirurgo, ano de Hungara Scienca Akademio (1889) naskiĝinta en Nagyenyed en 1846 kaj mortinta en Budapest la 20-an de decembro 1889.

Géza Antal
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1846 (1846-09-11)
en Aiud
Morto 20-an de decembro 1889 (1889-12-20) (43-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kirurgo • urologo
vdr

Biografio redakti

Géza Antal komencis siajn medicinajn studojn en Vieno kaj daŭrigis en Pest. En 1870 li havigis kuracdotoran, en 1871 kirurgdoktoran kaj akuŝdoktoran diplomojn. Ekde 1873 li estis asistanto en la kirurgia kliniko de Budapeŝto, ekde 1876 privatprofesoro pri malsanoj de virinaj kaj viraj seksorganoj, ekde 1883 eksterordinara profesoro. Ekde 1884 li estis kuracisto, pli poste ekde 1888 ĉefkuracisto en la Malsanulejo Rókus. Li estis pioniro de la urinologio en Hungarujo. En 1889 li redaktis kun Endre Hőgyes la revuon Orvosi Hetilap.

Verkoj redakti

  • Az elvérzésről (Bp., 1883);
  • A húgyszervi bántalmak sebészi kór- és gyógytana (Bp., 1888);
  • Spezielle chirurgische Pathologie und Therapie der Harnröhre und Harnblase (Stuttgart, 1888).

Literaturo redakti

  • Hőgyes Endre: Emlékbeszéd Török József és A. G. felett (MTA Emlékbeszédek, Bp., 1899).

Fonto redakti