Géza Balás
BALÁS Géza (bala:ĵ, estis hungara inĝeniero pri ĝardenado naskita en Satmaro la 11-an de februaro 1914 kaj mortinta en Budapeŝto la 31-an de januaro 1987. Lia nobela antaŭnomo estis sipeki.
Géza Balás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1914 en Satu Mare |
Morto | 31-an de januaro 1987 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | ĝardenkulturisto • biologo • zoologo |
Biografio redakti
Géza Balás diplomiĝis en 1936 en Budapeŝto en Instituto de Ĝardenado kaj li instruis tie kaj dume li faris entomologiajn esplorojn. En 1949 li fondis la Katedron de Entomologio, kie li ricevis en 1954 la titolon de universitata profesoro. En 1952 li kandidatiĝis. De 1961 li laboris en la Esplorinstituto de Ĝardenado.
Verkoj (elekto) redakti
- Szőlőműveléstan (kun kunulaŭtoroj, Bp., 1961);
- Kertészeti növények állati kártevői (Bp., 1963);
- Kertészeti kártevők (Bp., 1982).