Géza Faludi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Faludi Géza estis hungara kuracisto, infankuracisto, profesoro. Lia origina familia nomo ĝis 1865 estis Krenn.

Géza Faludi [1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1840 en Pest (urbo). Li mortis la 17-an de junio 1885 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Faludi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1864. Post siaj studoj li laboris en hospitalo pri malriĉaj geinfanoj kiel helpanto de János Bókay. En 1867 li establis hospitaleton por malriĉaj geinfanoj, kie li laboris ĝis sia morto. En 1883 li komencis instrui en la menciita universitato. Li estis ankaŭ deputito en la municipo, li kolektis medalojn, fine li okupiĝis ankaŭ pri stenografio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Stolze-Fenyvesy-féle egyszerűsített gyorsirás tankönyve Lernolibro pri stenografio), 1878
  • artikoloj en medicinaj revuoj

Fontoj redakti