Géza Hollósy

hungara ĵurnalisto

HOLLÓSY Géza (holloŝi) estis hungara ĵurnalisto naskita en Máramarossziget en aprilo 1866 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de majo 1910.

Kariero redakti

Géza Hollósy studis juron en la Universitato de Budapeŝto, li partoprenis en la organizado de la kontraŭregistaraj manifestacioj en la 80-aj jaroj rilate de afero pri patrujdefendo. Post unujara restado en Vieno li enpaŝis la redakcion de Magyar Híradó, de 1891 li estis kunlaboranto de la gazeto Magyar Hírlap, de 1892 de la sedependa popolgazeto Budapest. Li estis sekretario de la Budapesti Újságírók Egyesülete (Unuiĝo de Ĵurnalistoj de Budapeŝto); li havis gravan rolon en la fondado de la malsankaso por ĵurnalistoj. De 1908 li estis oficisto de la ministerio por financoj.

Fonto redakti