Géza Peske
Géza Peske [peŝke], laŭ hungarlingve kutima nomordo Peske Géza estis hungara pentristo, ilustristo.
Géza Peske | |
---|---|
Carl Teufel: Géza Peske pentras | |
Persona informo | |
Naskonomo | Peske Géza |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1859 en Hronské Kľačany |
Morto | 18-an de majo 1934 (75-jaraĝa) en Bodajk |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Géza Peske [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1859 en "Kelecsény" [keleĉEnj] (Hungara reĝlando), li mortis la 18-an de majo 1934 en Bodajk (Hungara reĝlando).
Pri la naskiĝloko redakti
Laŭ la biografioj tio estis "Kelecsény", sed tiutempe en Hungara reĝlando ekzistis pluraj Kelecsény [2]. Laŭ germana fonto [3] tio estas la nuntempa "Klačany (Trnavský kraj)," laŭ hungara Vp. "Hronské Kľačany."
Biografio redakti
Géza Peske frekventis gimnazion en Pécs, ekde 1876 li lernis pentradon en belarta akademio en Munkeno de Gyula Benczúr kaj Ludwig von Löfftz. Post lernado li pentradis kaj ekspoziciis en Munkeno. Inter 1894 kaj 1906 li vivis en Budapeŝto, poste li translokiĝis al Bodajk. Li kreis ankaŭ ilustraĵojn al gazetoj. Liaj plej ŝatataj temoj estis ĝenroj pri infanoj.
Ekspozicioj redakti
- Munkeno
- Arthalo Budapeŝto
Elektitaj pentraĵoj redakti
-
Eta ĝardenisto
-
Ludantaj geknaboj
-
Pejzaĝo ĉe Monor, 1920
-
Oni manĝas terpomojn
-
Du ludantaj knaboj en kampo
-
Knabino kun kaprido
-
Knabo kun hundo
-
Knabino en ĝardena seĝo
-
Flororikolto
-
Knabino en ruĝa vesto
-
Aĵpentraĵo kun vinberoj
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Bodajk