Gézo, GuezoGhezo estis la naŭa reĝo de la reĝlando Dahomio, parto de la hodiaŭa Benino. Li regis inter 1818 kaj 1858. Lia origina nomo antaŭ la reĝiĝo estis Gakpe.

Guezo fariĝis reĝo, ĉar li puĉis kontraŭ la frato Adandozan. Li ŝatis militi kaj poste vendis la militkaptitojn kiel sklavojn. Tiel li sukcesis plibonigi la ŝtatajn financojn. Ĝenerale la popolo ŝatis lin, ĉar li malaltigis la impostojn pro la vendo de la sklavoj.

Guézo mortis neatendite en milito kontraŭ la joruboj.

Pranepo en rekta linio de Guezo nomiĝas Hubert Guézo. Li loĝas en Francio. Kunlabore kun Mireille Grosjean li verkas librojn pri la benina kaj afrika kulturo ĉe eldonejo Daadacolor. "C'est l'Afrique que j'aime". "Mots des têtes d'Afrique et d'ailleurs" kun paĝo pri Zamenhof.