Göksu (Coxon, antikve greke Καλύκαδνος/Kalikadnos, latine Saleph) estas rivero en suda Turkio tra provincoj Antalya, Konya, Karaman kaj Mersin. Ĝia antikva nomo estis Kalykadnos.

Göksu
rivero
Bazaj informoj
Longeco 260 km
Fluo
Enfluejo en la riveron Mediteraneo
Geografio
Landoj Turkio
Regionoj Provinco Karaman
Map
vdr

La rivero longas 260 km kaj havas nordan kaj sudan fontoriveron. La norda branĉo nomiĝas Gökçay (Göksu-rivereto), la suda Gökdere (Göksu-rojo). Ambaŭ branĉoj fontas en la Geyik-monto (= Cervo-monto) en la Taŭruso, inter Gündoğmuş kaj Hadım. Ili unuiĝas sude de Mut al Göksu, kiu pli poste alfluas inter Taşucu kaj Silifke la Mediteraneon.

Oni konstruis sur la rivero la Kayraktepe-valbaraĵon.

La imperiestro Frederiko Barbarosa dronis en la rivero en 1190 dum la tria krucmilito, proksime al la urbo Seleucia. La rivero nomiĝis tiutempe Saleph kaj apartenis al la alianca armena-kilikia princlando, la Armena reĝlando en Kilikio.