Günter Verheugen

germana politikisto

Günter VERHEUGEN [ginter ferhojgn] (nask. en Bad Kreuznach, Germanio, 28-an de aprilo 1944) estas germana politikisto kaj membro de Eŭropa Komisiono.

Günter Verheugen
Persona informo
Günter Verheugen
Naskiĝo 28-an de aprilo 1944 (1944-04-28) (79-jaraĝa)
en Bad Kreuznach
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de KolonjoBonna universitato vd
Partio Socialdemokratia Partio de GermanioLibera Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Bonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Günter Verheugen

Biografio redakti

Verheugen studis historion, sociologion kaj politikon en Kolonjo kaj Bonn.

Post siaj studoj li laboris en diversaj ministeriejoj, plej ofte kiel respondeculo por publikaj rilatoj aŭ informado.

De 1983 ĝis 1999 li estis membro de la Bundestag, la germana parlamento, por la socialdemokrata partio SPD. Dum mallonga periodo li estis germana ministro por Eksteraj Rilatoj.

Eŭropa Komisiono redakti

Ekde 1999 Verheugen estis membro de la Eŭropa Komisiono. Inter 1999 kaj novembro 2004 li ene de la Eŭropa Komisiono Prodi respondecis pri la pligrandigo de la Eŭropa Unio. La aliĝo de 10 novaj landoj je la 1-a de majo 2004 kronis la laboron. Je la 6-a de oktobro 2004 s-ro Verheugen prezentis raporton en kiu li konkludis ke Turkio devus povi membriĝi en la EU.

Ekde la 18-a de novembro 2004 ĝis la 9-a de februaro 2010 li en la Eŭropa Komisiono Barroso estis komisionano por industrio kaj entreprenoj.

Eksteraj ligiloj redakti