GŭaĝotaGuaĝota estas la nomo kiu estis uzata de la guanĉoj, iamaj indiĝenoj de la insulo TenerifeKanarioj, Hispanio−, por la ĉefa malbona ento de sia mitologio laŭ la unuaj historiistoj de Kanarioj.

Monto kaj vulkano Teide (Tenerife), laŭ la gŭanĉa mitologio, tiu monto estis la hejmo de Gŭaĝota, la demono.

La termino, kies origina formo povis esti wa-yewta, estis tradukita kiel 'frapi', 'batali', aŭ pli figure kiel 'la Detruanto'.[1][2]

Tiu ento (demono) estus konekto kun la infero kiu estus identigita kun la vulkana monto, kiun ili nomis Eĉejde, kaj de tie la aktuala nomo Teide. Ambaŭ konceptoj (demono kaj infero) estus tiel komprenitaj de la hispanaj konkeristoj kaj kolonoj.

Notoj redakti

  1. Reyes García, Ignacio (2011). Diccionario ínsuloamaziq. Santa Cruz de Tenerife: Fondo de Cultura Ínsuloamaziq. ISBN 978-84-615-0960-7.
  2. Reyes García, Ignacio (2006). «En contacto con el mal». Mundo Guanche (Los Realejos: Asociación Mundo Guanche) (15). ISSN 1886-2713. Konsultita la 15an de Septembro 2021.