GFAJ-1 estas stangoforma bakterio en la familio Halomonadaceae en Gammaproteobacteria, kiam malsatege de fosforo, kapablas enkorpigi la ofte toksan elementon arseno. Ĝia malkovro fortigas la ideon ke vivo ĉe aliaj planedoj eble estus radike malsama kemia konstruo, kaj eble helpos pri la serĉo por ekstertera vivo.

GFAJ-1 bakterioj, kulturitaj per arseno
Bakterioj kulturitaj per fosfero

Malkovro redakti

La GFAJ-1 mikroorganismo estis kulturita kaj malkovrita de Felisa Wolf-Simon, kosmobiologiisto de NASA ĉe Menlo Park, Kalifornio. La organismo estis izolita kaj kulturita ekde 2009 de sedimentoj kolektitaj per ŝi kaj ŝiaj kunlaborantoj de la lagbordo de Lago Mono, Kalifornio, Usono. Mono Lago estas salega kaj alkalinega. Ĝi ankaŭ havas unu el la plej nature koncentritaj lokoj de arseno en la mondo (200 μM). La malkovro estis mondvaste publikigita la 2-an de decembro, 2010.