GLAT-rajtoj en Burundo

Lesboj, gejoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (GLAT-uloj) en Burundo alfrontas leĝajn problemojn, kiujn ne-GLAT-uloj ne spertas. Antaŭ 2009 samseksaj seksumaj agoj ne estis krimaj deliktoj, sed nuntempe ili ja estas krimaj deliktoj. Tio validas pri agoj inter viroj kaj pri agoj inter virinoj. La puno estas maksimume 2-jara malliberigo kaj monpuno. GLAT-uloj estas regule jure persekutitaj fare de la registaro kaj aldone alfrontas stigmatigon en la socio.

Resuma tabelo redakti

Samseksaj seksumaj agoj laŭleĝaj   (Puno: maksimume 2-jara malliberigo)
Egala aĝo de konsento  
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate dungadon  
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate liveradon de varoj kaj plenumadon de servoj  
Kontraŭdiskriminaciaj leĝoj rilate ĉiujn aliajn temojn (inkl. nerektan diskriminacion, malamparolon)  
Samseksaj edziĝoj kaj edziniĝoj   (Konstitucia malpermeso ekde 2005)
Rekono de samseksaj paroj  
Duoninfana adoptado de samseksaj paroj  
Komuna adoptado de samseksaj paroj  
GLAT-uloj permesitaj servi malkaŝe en la armeo  
Rajto ŝanĝi juran genron  
Aliro al eksterkorpa fekundigo por lesboj  
Komerca lunaskado por gejaj viraj paroj  
Viroj seksumintaj kun viroj permesitaj donaci sangon  

Vidu ankaŭ redakti