GOELRO (ruse ГОЭЛРО — Государственный план электрификации России) estis la unua perspektiva ekonomia plano de Sovetunio iniciata de Lenin en 1920. Ĝin akceptis la 8-a Tutlanda Sovet-kongreso.

GOELRO
plano
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Afiŝo de Lenino por la ekonomia plano

La plano estis la elektrigo de la soveta ŝtato dum 10-15 jaroj kaj evoluigo de la ekonomio per tio. Oni celis funkciadon de 30 elektrocentraloj (20 vaporcentralojn kaj 10 akvocentralojn) kun kapacito je 1,75 milionoj da kilovattoj. Oni plenumis la planon en 1931. En 1935 kapacito eĉ triobliĝis.

Lenin deklaris: "Socialismo estas potenco de sovetoj plus elektrizo de la tuta lando."