Gaŭsa surfaco estas tridimensia fermita surfaco, tra kiu elektramagneta fluo de elektromagneta kampo estas kalkulita. Ĝi estas arbitra fermita supraĵo, kiu speciale uziĝas pri la Gaŭsa leĝo por kalkuli la tiel enfermitan tutan elektran ŝargon per surfaca integralo, aŭ alternative, por kalkuli la elektran kampon de aparta ŝargodistribuo.

Kutime Gaŭsaj surfacoj estas zorgeme elektitaj por ekspluati simetriojn de studata situacio, kaj tiamaniere simpligi kalkulojn de surfacaj integraloj. Se Gaŭsa surfaco estas tiel elektita ke, pri ĉiuj punktoj de tiu surfaco, la vektora komponanto de la elektra kampo laŭ la normala vektoro estas konstanta, tial la kalkulo de la integralo faciliĝas, ĉar oni povas preterlasi la konstanton el la integrala signo.

Plej ofte Gaŭsaj surfacoj estas aŭ brikaj surfacoj, aŭ cilindraj surfacoj, kiuj taŭgas ĉirkaŭ rektaj dratoj, aŭ sferaj surfacoj, kiuj taŭgas ĉirkaŭ punktaj ŝargoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti