Atentu! Ne konfondu kun tiba lingvo, ankaŭ nomata gaa lingvo.

Gaa lingvo
lingvo • moderna lingvo
Ga–Dangme
Regiono Sudorienta Ganao, ĉirkaŭ Akrao
Parolantoj 600,000 (SIL 2 004)
Skribo Latina alfabeto (Gaa varianto)
Prononco /ɡã/
Lingvistika klasifiko

Niĝerkonga lingvaro
Atlantik-konga lingvaro
Voltakonga lingvaro
Kvaa lingvaro
Njoa
Ga-Dangma
Gaa
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 gaa
  ISO 639-3 gaa
  Glottolog gaaa1244
Angla nomo Ga
Franca nomo ga
Noto
vdr

La Gaa Lingvo (pron: ga) estas kvaa lingvo parolata de la gaoj en Ganao, en kaj ĉirkaŭ la ĉefurbo Akrao.

Ĝi havas fonetikan distingon inter 3 vokal-longoj.

Klasifiko redakti

La Gaa estas Kvaa lingvo, parto de la Niĝer-Konga familio. Ĝi tre proksime parencas al la Adangma; kune ili formas la Ga-Dangman branĉon en la Kvaa familio.

Geografia distribuo redakti

La Gaa estas parolata en sudorienta Ganao, en kaj ĉirkaŭ la ĉefurbo Akrao. Ĝi havas relative malgrandan dialektan variadon. Kvankam la Angla estas la oficiala lingvo de Ganao, la Gaa estas unu el 16 lingvoj en kiuj la Buroo de Ganaaj Lingvoj publikigas materialon.

Fonologio redakti

Konsonantoj redakti

Ga havas 31 konsonantajn fonemojn.

  • [ŋʷ] estas alofono de /w/ kiu okazas antaŭ nazaloj kaj estas signata per sia propra digrafo en skribado.
  • /l/ povas esti realigita kiel [r] kiam inter konsonanto kaj vokalo
  • /j/ havas alofonon [ɲ] antaŭ nazalaj vokaloj


Konsonantaj fonemoj
Bilabiala Labio-
dentala
Dentala Postalveolara
kaj palatala
Velar Labialo-
velara
Glotala
Ebena Labialigita Ebena Lab. Ebena Lab.
Plozivoj kaj afrikatoj p b t d ʧ ʤ ʧʷ ʤʷ k ɡ ɡʷ kp ɡb
Nazaloj m n ɲ ŋ ŋm
Frikativoj f v s z ʃ ʃʷ h
Alproksimantoj j w
Laterala alproksimanto l


Vokaloj redakti

La Gaa havas 7 buŝajn vokalojn kaj 5 nazajn vokalojn. Ĉiuj vokaloj havas 3 malsamajn vokal-longojn: mallonga, longa aŭ superlonga (uzata en la simplaj futuraj kaj la simplaj preteritaj negativaj formoj).


Buŝaj vokaloj
Monoftongoj Antaŭa Centra Dorsa
Ferma i u
Mezferma e o
Mezmalferma ɛ ɔ
Ferma a


Nazaj vokaloj
Monoftongoj Antaŭa Centra Dorsa
Ferma ĩ ũ
Mezferma
Mezmalferma ɛ̃ ɔ̃
Malferma ã


Tonoj redakti

La Gaa havas 2 tonojn alta kaj malalta. Simile al multaj Okcident-Afrikaj lingvoj, ĝi havas ton-terasadon.

Fonotakso redakti

La eblaj silabaj strukturoj estas V, CV, CCV kie la dua konsonanto estas /l/, aŭ silaba nazalo.

Skribsistemo redakti

La Gaa estis unue skribita de Christian Jacobsen Protten, kiu estis la filo de Dana soldato kaj Afrika virino, en ĉirkaŭ 1764. La ortografion oni plurfoje jam reviziis ekde 1968, kun la lasta revizio en 1990.

La skribsistemo estas Latin-bazita alfabeto kaj havas 26 literojn. Ĝi havas tri aldonajn liter-simbolojn kiuj laŭas la simbolojn de la IPA. Estas ankaŭ dek unu digrafojn kaj du trigrafojn (triliteraĵojn). Vokala longo estas prezentita per duopigo aŭ triopigo de la vokala simbolo, ekz. 'a', 'aa' kaj 'aaa'. Tonoj ne estas prezentataj. Nazaligado estas prezentita post buŝaj konsonantoj kie ĝi diferencigas inter minimumajn parojn.

La Gaa alfabeto estas: Aa, Bb, Dd, Ee, Ɛɛ, Ff, Gg, Hh, Ii, Jj, Kk, LL, Mm, Nn, Ŋŋ, Oo, Ɔɔ, Pp, Rr, Ss, Tt, Uu, Vv, Ww, Yy, Zz

Jenaj literoj prezentas sonojn kiuj ne korespondas al la sama litero kiel la simbolo de la IPA (ekz B prezentas /b/):

Digrafoj kaj trigrafoj:

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • (1977) M. E. Kropp Dakubu: West African Language Data Sheets Vol 1. West African Linguistic Society.
  • (1988) M. E. Kropp Dakubu: The Languages of Ghana. London: Kegan Paul International for the International African Institute. ISBN 0-7103-0210-X.
  • M. E. Kropp Dakubu. (2002) Ga Phonology. Institute of African Studies, University of Ghana.
  • Bureau of Ghana Languages. (1995) Ga Wiemɔ Kɛ Ŋmaa. Accra:Bureau of Ghana Languages. ISBN 9964-2-0276-8.
  • A. A. Amartey. (1989) Beginners' Ga. Ga Society.

Kropp Dakubu M. E. (1999). Ga-English dictionary with English-Ga Index. Accra: Black Mask Ltd.

Eksteraj ligiloj redakti