Gaberono

la ĉefurbo de Bocvano

Gaberono (Gaborone, pronuncata Ĥaborone, pli frue Gaberones) estas la ĉefurbo de la sudafrika ŝtato Bocvano kaj laŭ la stato de 2013 en la urbo vivis 235 884 loĝantoj sur areo de 169 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 396 loĝantoj/km². En 2001 ĝi havis ĉirkaŭ 186.000 loĝantojn.

Gaberono
angle Gaborone
urbo
Centro de Gaberono
Oficiala nomo: Gaborone
Lando Bocvano Bocvano
Distrikto Sudorienta distrikto
Montaro Kgale
Rivero Notwani
Situo Gaberono
 - alteco 983 m s. m.
 - koordinatoj 24° 39′ 29″ S 25° 54′ 44″ O / 24.65806 °S, 25.91222 °O / -24.65806; 25.91222 (mapo)
Areo 19,46 km² (1 946 ha)
Loĝantaro 191 776 (2006)
Fondo 1964
Horzono MAT (UTC+2)
 - somera tempo MAST (UTC+2)
Telefona antaŭkodo 3XX
Situo enkadre de Bocvano
Situo enkadre de Bocvano
Situo enkadre de Bocvano
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Gaborone
Retpaĝo: www.gov.bw
Map
Vido al vilaa kvartalo en Gaberono
Vido al vilaa kvartalo en Gaberono
Konstruaĵoj de bocvana parlamentejo en Gaberono
Vido al la urbo el montetaro Kgale
Dosiero:Three Dikgosi Monument - March 2010.jpg
Monumento de tri ĉefuloj

Historio redakti

La urbo estis fondita en 1890 fare de Gaborone Matlapin, loka ĉefulo. Oni translokis en 1965 la registarejon de Bocvano (tiam Beĉuanalando) de Mafikeng al Gaberono.

Ekonomio redakti

Gaberono estas urbo kun la plej alta vivnivelo inter kelkaj ŝtatoj de la regiono.

Lokaj entreprenoj redakti

La proksime troveblaj mangan- kaj asbest-minejoj certigis la ekonomian krerskon.

La Sud-Afrika Disvolviĝa Komunumo (SADC, Southern Africa Development Community) havas ĉefsidejon en Gaborono. Tiu organizo fondiĝis en 1980, por apogi la ekonomian kunlaboron inter la membroŝtatoj kaj malpliigi la dependecon for de Sud-Afriko.

Sporto redakti

En la regiono popularas futbalo. Lokaj futbalkluboj estas Botswana Defence Force 11, Gaborone United, Botswana Meat Commission FC, Mochudi Centre Chiefs FC, Notwane FC, Police 11, Township Rollers kaj Uniao Flamengo Santos FC.

Diversaĵoj redakti

En Gaberono funkcias la Universitato de Bocvano, fondita en 1976.

Tra Gaberono kondukas la grava fervoja linio de Kaapstad al Harare.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti