Gabriel PASCAL (naskiĝis kiel LEHEL Gábor en Arad la 4-an de junio 1894, mortis en Novjorko la 6-an de julio 1954) estis filmproduktisto kaj reĝisoro. Ekde la 1910-aj jaroj li lernis en oficira lernejo de Holiĉ (nun Slovakio). Li soldatservis en la itala fronto dum la unua mondmilito.

Gabriel Pascal
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1894 (1894-06-04)
en Arad
Morto 6-an de julio 1954 (1954-07-06) (60-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Valéria Hidvéghy
Okupo
Okupo filmproduktorofilmreĝisoroscenaristoaktoroproduktoro
vdr

Post 1918, li ludis - kiel Gabriel Lehel - en teatro de Vieno (Hofburg-Theater), poste en Berlino, sed kun modesta sukceso.

Por eviti la mizeron, li veturis post kelkaj monatoj al la Agrikultuta Altlernejo de Kopenhago, de kie li dum la unua ekskurso dungiĝis ĉe dana ĉevalbredisto. Laŭ lia plurfoje rakontita historio, li naĝigis, flegis la ĉevalojn en la proksima rivero, nude (li estis ekshibiciema kaj la ŝato al nudismo aperis jam antaŭ la abiturientiĝo). Kiam unufoje filmistoj aperis por surbendigi eksterajn scenojn, li nude galopis antaŭ la filmistoj por altiri la atenton. Onidire, al la reĝisoro plaĉis la spektaklo kaj petis lin ripeti tion por la kamerao. Pascal (tiam li jam uzis la nomon Paŝcal) poste veturis kun la grupo en Italion. Tion instigis ankaŭ lia mallonga amorrilato - aserto de Pascal - al la ĉefrolantino Asta Nielsen.

Gabriel Pascal aperis en 1922 kiel aktoro en (iu negrava) filmo de Robert Reinert. Li tiam okupiĝis jam pri reĝisorado, produktistado kaj iĝis dekstra mano de Reinert en Italio, vivis en Romo, en vilao. Tiutempe li havis monon por somerumoj ĉe Côte d'Azur, kie li eĉ renkontis Bernard Shaw (ili renkontiĝis en 1928, dum nuda naĝado).

Pro la granda ekonomia krizo ekde 1929, li devis fuĝi el Italio (antaŭ la monpruntistoj), en 1932 reĝisoris en Germanio mallongajn timigajn filmetojn, laŭ timig-historietoj de Edgar Allen Poe. Tiuj estis antaŭuloj de la postaj hororfilmoj. Liaj provoj kun Halivudo malsukcesis.

Li vizitis la 13-an de decembro 1935 -kun duonpfundo en la poŝo- G. B. Shaw en Hertfordshire. Li faris la oferton pri filmigo de komedio Pygmalion, verkita en 1912. Kvankam Shaw antaŭ kelkaj tagoj rifuzis proponon Samuel Goldwin (de Metro Goldwin Mayer), li lasis sin konvinki, persvadi fare Pascal, la brilanta hungara cigano - kiel menciis Shaw la reĝisoron.

La filmo estis preta je aŭtuno de 1937 kaj estis prezentita en la filmfestivalo de Venecio. Pygmalion iĝis granda kasosukceso, ricevis en printempo de 1938 la Oskar-premion pro la plej bona reĝisorliro.

La magazino Time elektis Pascal (fine de 1938) al inter la dek plej influhavaj personoj.

Kvankam Halivudo invitis lin, li ne cedis kaj mem regixsoris la majoro Barbara kaj la Cesaro kaj Kleopatra, sed la sukcesojn de 1938 ne povis ripeti.

La malgraviĝon de Pascal ankaŭ kaŭzis, ke la iama samlandano, Siro Alexander Korda ne ŝatis lin.

Liaj pluaj ideoj estis filmigitaj nutr post lia morto de 1954. Ekz. li planis filmon pri Mahatma Gandhi, por kio li akiris apogon de Ĝavaharlal Nehru (ĉefministro de Barato). (Tion helpis la amikeco al guruo Meher Baba en Usono, en la 1930-aj jaroj, kiu nomis lin Fenikso)

Maria Mercader - verkisto pri la itala filmhistorio - mencias historieton en lia verko, laŭ kio en 1947 Pascal anatxulaboris por iu filmo, kiam nokte vizitis lin en la hotela ĉambro la itala Vittorio de Sica kun reĝisorlibro de Bicikloŝtelistoj. La hungaro persvadis sekvatage la investistojn por doni monon al la italo.

Pascal antaŭpreparis la reĝisoradon de My fair lady, sed tio estis prezentita nur en printempo de 1956 en la Broadway-premiero.

La filmo My fair lady (kun Audrey Hepburn kaj Harrison) de 1964 - reĝisoro la same hungardevena George Cukor - honore memorigas pri li per portreto sur muro de ĉambro de profesoro Higgins.

Lia edzino estis Valéria Hidvéghy (Valerie Pascal).