Gabriela Preissová
Gabriela PREISSOVÁ (naskiĝis la 23-an de marto 1862 en Kutná Hora - mortis la 27-an de marto 1946 en Praha) estis ĉeĥa verkistino, precipe de du gravaj dramoj, kiuj estis muzikigitaj kiel operoj.
Gabriela Preissová | ||
---|---|---|
Gabriela Preissova en 1886 pentrita de Jan Vilímek
| ||
Persona informo | ||
Gabriela Preissová | ||
Naskonomo | Gabriela Sekerová | |
Naskiĝo | la 23-an de marto 1862 en Kutná Hora | |
Morto | la 27-an de marto 1946 en Prago | |
Tombo | tombejo de Vyšehrad vd | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | ĉeĥa vd | |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Aŭstrio-Hungario • Ĉeĥoslovakio vd | |
Familio | ||
Infanoj | Dimitrij Preiss vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Matylda Dumontová vd | |
Okupo | verkisto • dramaturgo • verkisto de porinfana literaturo • prozisto • redaktoro vd | |
Aktiva en | Hodonín • Oslavany vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝia knabina nomo estis Severová, en 1880 ŝi edziniĝis al Jan Preiss, kasisto de sukerfabriko en Hodonín, unu el la centroj de folklora regiono nomata Moravia Slovakio. Tie ŝi ekkonis kamparan vivon de tiu originala popolo. En 1908 ŝi vidviniĝis kaj edziniĝis al kolonelo Adolf Halbaerth.
Ŝi debutis per rakontoj, sed ŝiaj ĉefverkoj estas dramoj Konkubino de la mastro kaj Ŝia zorgatino. La unuan muzikigis kiel operon Josef Bohuslav Foerster sub la nomo Eva, la duan Leoš Janáček, kiu apartenas ankaŭ al liaj ĉefverkoj.
Verkoj redakti
- Obrázky ze Slovácka (Bildoj el Moravia Slovakio, 1886)
- Gazdina roba (Konkubino de la mastro, 1890)
- Její pastorkyňa (Ŝia zorgatino, 1891)
- Jaro v podzámčí (Printempo en subkastelejo, 1925)
- Svatý Václav (Sankta Venceslao, 1929)