La gadoformaj fiŝoj (Gadiformes) estas ordo de ostaj fiŝoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gadoformaj
Brosmo (Brosme brosme) (sur feroa poŝtmarko)
Brosmo (Brosme brosme) (sur feroa poŝtmarko)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Gadoformaj Gadiformes
Familioj

Bregmacerotidae
Euclichthyidae
Gadidae - Gadedoj
Lotidae - Lojtedoj
Macrouridae
Macruronidae
Melanonidae
Merlucciidae
Moridae
Muraenolepididae
Phycidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ilin karakterizas, ke ili ne havas en la naĝiloj ostajn dornojn. La ventraj naĝiloj troviĝas ĉegorĝe tio estas antaŭ la brustaj naĝiloj. Ili vivas plej ofte en la maroj.

Ili havas familiojn, el kiuj la plej grava estas la

Gadedoj redakti

gravaj genroj

  • gado (Gadus) kun 3 dorsaj 2 anusaj naĝiloj
    • merlango (Gadus merlangus) rekoneblas pro malhela makuleto ĉe la bazo de la brustnaĝiloj.
    • moruo (atlantika gado) (Gadus morrhua) havas fadenon sub la malsupra lipo kaj helan flankan linion. Oni manĝas ĝin peklitan kaj sekigitan. Moruo estas la plej grava specio de la monda fiŝmerkato. Ĝi oftas en la norda parto de la atlantiko. Moruo pezas 5-10, malofte eĉ 40 kg. Ĝi demetas frajon printempe en la akva temperaturo de 4-6 C. Ina fiŝo demetas ĉ. 5 milionojn da frajo-ovetoj, kiuj havas la diametron de 1,5 mm. La frajo-ovetoj havas pli malgrandan specifan pezon ol la akvo, tiel ili supreniĝas al la akva surfaco. La 5 mm longaj larvoj koviĝas post 2-4 semajnoj kaj manĝas planktonojn. La plenkreska moruo manĝas ĉion.
    • eglefino (Gadus eglefinus) ekkoneblas per malhela makulo sub la unua dorsa naĝilo
    • polusa gado
    • arkta gado
  • lojto genro (Lota!!!)
    • (Lota lota) La lojto estas manĝebla rabfiŝo, kiu longas 30-60 cm, kaj pezas 1-4 kg. Ĝi estas dolĉakva fiŝo, vivanta ĉefe en riveroj (sed ankaŭ en lagoj kiel Balatono). Ĝi similas iomete al siluro.
  • molvo (Molva) havas pintajn dentojn
  • brosmo (Brosmius) kun longaj dorsa kaj anusa naĝiloj. La naĝiloj similas al tiu de la siluro

Pliaj familioj redakti

Eksteraj ligiloj redakti