Gaeta

komunumo de Italio

Gaeta (ga'eta) estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la sudo de la provinco Latino. Komence de 2023 en la komunumo vivis 19 423 loĝantoj sur areo de 29,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 665 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta [[]], kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Gaeta
Gaeta
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco LT Latino
Geografia situo 41° 13′ N, 13° 34′ O (mapo)41.21666666666713.566666666667Koordinatoj: 41° 13′ N, 13° 34′ O (mapo)
Alto super marnivelo 2 m
Areo 28,48 km²
Loĝantaro 19 423 (2023)
Loĝdenso 665 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Arenauta, Ariana, Fontania, Porto Salvo, Sant'Agostino, Sant'Erasmo, San Vito kaj Serapo
Najbaraj komunumoj Formia kaj Itri
Patrono Sankta Erasmo, Marciano
Festa tago 2-a de junio
Nomo de loĝantoj (itale) gaetani
Poŝtkodo 04024
Imposta kodo D843
Kodo laŭ ISTAT 059009
Telefona prefikso 0771
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaras la komunumoj Itri kaj Formia.

la administrejo

Gaeta estas sidejo arkepiskopa kaj situas ĉe samnoma golfo de Gaeta de la Tirena maro. Ĝi foras ĉ. 120 km sudoriente de Romo kaj 80 km nordokcidente de Napolo.

Historio redakti

Vergilio mencias Gaeta-n (Caieta) en la Eneido.[1] Laŭ li la nomo de la urbo devenas de la nomo de tiu fama virino, tamen Strabono asertas ke ĝi pli verŝajne devenas de la greka vorto kaieta kun la signifo de "golfo".

Dum la Mezepoko Gaeta iĝis eta duklando, teorie parto de la Bizanca imperio, kaj de 839 ĝis 1140 Mara Respubliko. En 1140 Gaeta falis sub la kontrolo de la Normanoj. Dum ĉirkaŭ 7 jarcentoj ĝi restis parto de la suditalaj reĝlandoj (Reĝlando de Napolo, Reĝlando de la du Sicilioj kaj similaj).

En 1861 ĝuste en Gaeta la lasta reĝo de la du Sicilioj, Francesco la 2-a kapitulacis; lia reĝlando kaj sekve ankaŭ Gaeta iĝis parto de la naskiĝanta Reĝlando de Italio (ekde 1947 respubliko).

Vidindaĵoj redakti

  • Katedralo de sankta Erasmo kaj Marciano kaj sankta Maria Ĉielenprenita , havanta tre longan historion. Inaŭgurita en 1106, dufoje grave disrompita (en 1231 de tertremo kaj en 1943 de bomboj), ĝi estis plurfoje rearanĝita aŭ refarita. Ĝia turo (campanile) estas ankoraŭ preskaŭ la sama kiel je la fino de la 13-a jarcento.
  • Sanktejo de la Sanktega Triunuo , ankaŭ nomata "Sanktejo de la Fendita Monto" (Santuario della Montagna Spaccata)
  • Sanktejo de sankta Maria de la Anunciacio
  • Templo de sankta Francisko
  • Kastelo
  • Maŭzoleo de Lucio Munatio Planko , romia tombego

Notoj kaj bibliografio redakti

  1. Publius Vergilius Maro, Aeneis, libro 7-a, 1-2: Tu quoque litoribus nostris, Aeneia nutrix, aeternam moriens famam, Caieta, dedisti, t.e. "Ankaŭ vi, Kajeta, nutristino de Eneo, donis mortante eternan famon al niaj marbordoj" (latine).