Gagarinskij (distrikto de Moskvo)

urbodistrikto de Moskvo, Rusio

Gagarinskij (ruse Гагаринский) estas distrikto en la Sud-Okcidenta administra arondismento de Moskvo, Rusio.

Distrikto Gagarinskij
ruse Гагаринский район
Distrikto de Moskvo
FlagoBlazono
distrikto de Moskvo [+]

LandoRusio
RegionojCentra federacia regiono, Moskvo

- koordinatoj56° N, 38° O (mapo)55.7033333337.56305556Koordinatoj: 56° N, 38° O (mapo)

Loĝantaro80 582 [+] (1-a de januaro 2018)

Gagarinskij (distrikto de Moskvo) (Tero)
Gagarinskij (distrikto de Moskvo) (Tero)

Distrikto Gagarinskij (Moskvo)
Distrikto Gagarinskij (Moskvo)
DEC
Distrikto Gagarinskij
Distrikto Gagarinskij

Map
Distrikto Gagarinskij

Vikimedia Komunejo:  Gagarinsky [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
"Montoj Vorobjovi" aŭtune
Granda Moskva cirko ĉe Vernadskij-avenuo

La distrikto situas norde de la sud-okcidenta urboparto kaj en mapoj estas preskaŭ rektangula. Ĝi tute situas laŭ la ĉefa vojo - Lenin-avenuo (aŭtovojo Moskvo - Kievo). Ĝin limas kelkaj gravaj aŭtovojoj kaj - de nord-okcidente - rivero Moskva.

Najbaraj distriktoj: Lomonosovskij, Ramenki, Akademiĉeskij, Donskoj, Jakimanka, Ĥamovniki.

Nomo redakti

La distrikto Gagarinskij (ruse Гагаринский) estis nomita pro la unua kosmonaŭto Gagarin.

Statistiko redakti

  • Areo: 5,4991 kv.km[1].
  • Loĝantaro (en 2010): 78553 loĝantoj[2].
  • Loĝdenso (en 2010): proksimume 14,3 mil loĝ./kv.km.

Fizika geografio kaj naturo redakti

La teritorio lokiĝas sur la krutaj montetoj Vorobjovi apud la rivero Moskva. Sur iliaj deklivoj ĉe la riverbordo estas parko kaj naturprotektejo "Montoj Vorobjovi" ("Vorobjovi Gori"), apartenanta al distriktoj Gagarinskij kaj Ramenki.

Akvujoj redakti

  • Moskvo (rivero);
  • Andreaj lagetoj (ruse: Андреевские пруды) en la parko "Montoj Vorobjovi";
  • Lageto apud la Palaco de junpioniroj;
  • Lageto apud la Cirko;
  • Lageto ĉe Lenin-avenuo apud la domo 79 (eta, en korto).

Flaŭro kaj bestaro redakti

Diversecon de biologiaj specioj montras naturprotektejo "Montoj Vorobjovi". Multaj tieaj specioj apartenas al la Ruĝa listo de Moskvo[3].

Ekologia situacio redakti

Laŭ ekologiaj problemoj situacio en la distrikto estas konsiderata kiel meznivela.

Historio redakti

 
Vido de Andrea monaĥejo sur Andrea riverbordo

La distrikto Gagarinskij estis plejparte konstruata ekde mezo de la 20-a jarcento. Antaŭe plia parto de la nuna distrikto estis neloĝata kaj lokiĝis aparte de la plej gravaj vojoj. Ĉe la nuntempa Placo de Gagarin estis la sud-okcidenta limo de Moskvo, de kiu ekzistis la olda vojo al Kaluga tiam situinta suden de la nuna Lenin-avenuo. La dua vojo - ŝoseo al vilaĝo Vorobjovo - direktiĝis okcidenten [4].

En tiu epoko ĉi tie estis kelkaj vilaĝoj, unu el kiuj - loĝloko Andrejevskaja - estis konata pro la Andrea monaĥejo, kiu staras ĉe la kruta bordo de rivero Moskva kaj estis unue menciita en la 16-a jarcento. Apude situis bieno Vasiljevskoje, kiu havas riĉan propran historion kaj restigis ĝis nun la domon (Mamonov-daĉo), nun apartenantan al Instituto de kemia fiziko.

En 1950-aj jaroj tie komenciĝis amasa loĝeja konstruado. Aperis kaj plivastiĝis Lenin-avenuo, Vernadskij-avenuo kaj aliaj plej gravaj aŭtovojoj. Sur la Placo de Gagarin en 1980 estis starigita altega monumento de la unua homo en kosmo Jurij Gagarin, je kies nomo estis nomita la nova distrikto. Apud la placo kaj Lenin-avenuo en 1962 estis malfermita metrostacio "Leninskij prospekt" ("Lenin-avenuo").

Dum la dua duono de 20-a jarcento Sud-Okcidento fariĝis plej granda sciencista centro de Moskvo. Sur montoj Vorobjovi en 1950-aj jaroj ekstaris la nova aro de konstruaĵoj de la Moskva ŝtata universitato je nomo de Lomonosov. Apud la Prezidantaro de la Rusia Akademio de Sciencoj ricevis novan ĉefan konstruaĵon apud la Placo de Gagarin en komenco de Kosigina strato. Laŭ Lenin-avenuo aperis ĉeno el novaj sciencaj institutoj. Pro tio ĝis nun oni konsideras ĉi-teritorion en Moskvo kiel loko loĝata de plej klerigitaj homoj.

Stratoj kaj placoj redakti

Gagarinskij havas 4 placojn, 21 stratojn.

Placoj:

Nomo (esperante) Nomo (ruse)
Placo de Gagarin Площадь Гагарина
Placo de 60-jariĝo se Sovetunio Площадь 60-летия СССР
Placo de Akademiano Tamm Площадь Академика Тамма
Placo de Ĝavaharlal Neru Площадь Джавахарлала Неру

Plej gravaj stratoj:

Nomo (esperante) Nomo (ruse)
Lenin-avenuo Ленинский проспект
Vernadskij-avenuo Проспект Вернадского
Lomonosov-avenuo Ломоносовский проспект
Universitata avenuo Университетский проспект
Strato de Dmitrij Uljanov Улица Дмитрия Ульянова
 
Rivero Moskva kaj metroponto

Aliaj stratoj kaj stratetoj: avenuo de 60-jariĝo de Oktobro (проспект 60-летия Октября), strato de Akademiano Zelinskij (Академика Зелинского), strato de Akademiano Nesmejanov (Академика Несмеянова), strato de Bardin (Бардина), strato de Vavilov (Вавилова), strato de Gubkin (Губкина), strato de Kosigin (Косыгина), strato de Lapunov (Ляпунова), strato Molodjoĵnaja (Молодёжная), strato de Nikolao Koperniko (Николая Коперника), strato de Panfjorov (Панфёрова), strato Stroitelej (Строителей), strato de Fotieva (Фотиевой), Andrea riverbordo (Андреевская набережная), strateto Jezdakov (Ездаков переулок), Projezd la 4-a Vorobjovskij (4-й Воробьёвский проезд).

Pontoj: Nov-Andrea ponto (Новоандреевский мост), ankaŭ metroponto (stacio "Vorobjovi Gori").

Transporto redakti

 
Transtacio sur la Placo de Ĝavaharlal Neru

Pro sia centra situo la distrikto havas multe da traigantaj vojlinioj de publika transporto.

Surstrata transporto redakti

Sutstrata transporto: busoj, trolebusoj, marŝrutkoj (Lenin-avenuo kaj aliaj stratoj), tramoj (linio de la metrostacio "Universitet" laŭ Lomonosov-avenuo kaj strato de Vavilov, №№ 14, 22, 26, 39).

Metroo redakti

Metrostacioj en la distrikto:

Fervoja transporto redakti

Norde de la distrikto estas parto de Moskva cirkla fervojo, nun ne finkcianta regule por pasaĝeroj; fervojstacioj mankas, plej proksima - Kanatĉikovo (orienten de la Placo de Gagarin).

Arkitekturaj vidindaĵoj redakti

 
Monumento de Gagarin
  • Bieno Mamonov-daĉo (strato de Kosigin, domo №4), konstruita en la 18-a jarcento. Ne vaste konata, aliro estas limigita. Nun tie lokiĝas Instituto de kemia fiziko. La domo suferis pro incendio en 2013.
  • Arkitektura ensemblo de la placo de Gagarin kaj Lenin-avetuo: konstruaĵoj apartenas al nova sovetia arkitekturo (20-a jarcento, dua duono); Palaco de junpioniroj ĉe Montoj Vorobjovi (1958 - 1962).
  • Domo de la Prezidantaro de Rusia Akademio de Sciencoj, kiu estas interesa pro sia ora tegmento[5]
  • Metroponto super Moskva-rivero (metrostacio "Vorobjovi Gori")

Eduko, scienco kaj kulturo redakti

 
Prezidantaro de la Akademio de Sciencoj
 
Palaco de junpioniroj sur Montoj Vorobjovi

En la distrikto estas 13 lernejoj, 20 infanĝardenoj. Ĉe la Fotijeva-strato situas liceo "Lernejo la dua" (ruse "Вторая школа") unu el la plej bonaj fizik-matematikaj lernejoj en Moskvo. Ekzistas ankaŭ aliaj bonaj liceoj.

Elstara objekto estas la Palaco de junpioniroj ĉe Montoj Vorobjovi, ĉefa en Rusio "Palaco de infana (junulara) krepovo". Ĝi proponas multajn programojn de la eksterlerneja klerigado por infanoj.

Teatroj:

Cirko: Granda Moskva cirko ĉe Vernadskij-avenuo (Vernadskij-avenuo, 7), http://www.bigcirc.ru/

Sanprotekto redakti

Sanprotektejoj (el la plena listo sur la oficiala paĝaro, ruslingve):

  • ĝeneralaj: №6, №95, №110, №41 infana;
  • dentistejoj: №7, №44 infana.

Sporto redakti

En la distrikto funkcias kelkaj organizoj kiuj okupiĝas pri sporto kaj ripozo. En 2011 ekzistas 55 sportaj konstruaĵoj, 4 sportlernejoj por 2,5 mil infanoj[1].

Amaskomunikiloj redakti

En la distrikto oni eldonas la gazeton "Leninskij prospekt", kiu enhavas oficialan informon[6].

Estraro kaj politiko redakti

Gagarinskij estas administra unuo de Moskvo kun reprezentata organo kaj plenuma organo. Strukturo de estraro kaj lokaj reguloj estas difinitaj de la statuto[rompita ligilo].

En Gagarinskij estas organizataj kelkaj balotkomisionoj Arkivigite je 2014-04-17 per la retarkivo Wayback Machine.

Akcidentoj redakti

  • La 25-an de februaro 2010 ĉe la Placo de Gagarin okazis trafikakcidento, pro kiu pereis konata akuŝisto V.Sidelnikova. Pri la akcidento oni ofte kulpigas vic-prezidanton de la firmao "Lukojl" A.Barkov.

Interesaj faktoj redakti

  • La distrikto kaj proksima teritorio situas sur alta loko, kun alteco 200 - 250 metroj super marnivelo. Multaj domoj havas alirejojn al la unua etaĝo (el korto) kaj al la tria (de la aŭtovojo) samtempe.
  • La 12-an de oktobro 2013 en la klubo "Ĝeri Rubin" (apud Lenin-avenuo) estis malfermita libera Esperanto-biblioteko.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Laŭ informo de la Federasia servo de ŝtata statistiko, [1] Arkivigite je 2013-10-20 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. Laŭ rezultoj de tutrusia popolnombrado.
  3. Ruĝa listo de Moskvo (ruse)
  4. Historio de Gagarinskij (ruse)
  5. Artikolo pri la konstruaĵo de Akademio de Sciencoj (ruse)
  6. Gazeto "Leninskij prospekt" (ruse)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti