Gaheris, kavaliro en Artura legendo.

Gaheris
legenda figuro
Kreita de Chrétien de Troyes
Verko Artura legendo
Informoj
Sekso vira
Okupo kavaliro
Patro Reĝo Lot
Patrino Morgause
Gefratoj GawainAgravainGareth
Edzo/Edzino Lynette
Malamikoj Mordred
vdr

Li estis la filo de Reĝo Lot de Orkney kaj Morgause, kaj frato de Agravain, Gawain, kaj Gareth. Li estis ankaŭ frato aŭ duon-frato de Mordred. Li edziĝis al Lynette, kiun lia frato Gareth helpis savi ŝian fratinon Lyonesse, per duobla ceremonio en kiu ankaŭ Gareth edziĝis al Lyonesse.

Li servis kiel eskviro de sia pli aĝa frato Gawain antaŭ ol kavaliriĝi ĉe la kortego de Reĝo Arturo. Li partoprenis la mortigon de Pellinore (kiu mortigis lian patron). Poste estis revenĝo inter la familio de Lot kaj tiu de Pellinore. Malgraŭ tio Morgause ĝuis amaferon kun Lamorak, la filo de Pellinore. Gaheris trovis ilin en lito kaj senkapigis sian patrinon, sed permesis ke Lamorak eskapu. Kredante ke Lamorak estas la mortiginto, Gawain, Agravain kaj Mordred kuniĝis kun Gaheris por embuskigi kaj mortigi Lamorak, sed poste eltrovis ke fakte Gaheris mortigis sian patrinon. Sekve, Gaheris estis portempe ekzilata de la Artura kortego.

Gaheris revenis al la kortego. Arturo petis ke Gaheris kaj liaj fratoj defendu la ŝtiparumon de Reĝino Ginevra. Gawain rifuzis, sed la aliaj senentuziasme konsentis, kvankam ili diris ke ili ne portos kirasojn. Gaheris mortis, kune kun Gareth kaj Agravain, kiam Lanceloto kaj liaj kavaliroj savis Ginevran.