Gajary

municipo de Slovakio

Gajary [gajari], hungare Gajar, germane Gayring estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky. La loĝloko situas rekte ĉe la limo inter Slovakio kaj Aŭstrio. Rekte najbaras la aŭstraj komunumoj Jedenspeigen kaj Dürnkrut.

Gajary
municipo de Slovakio
Administrado
Ŝtato  Slovakio
Regiono regiono Bratislavo
Distrikto distrikto Malacky
Poŝtkodo 900 61
Aŭtokodo MA
Telefonkodo 034
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 163  (2021) [+]
Loĝdenso 62 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 28′ N, 16° 55′ O (mapo)48.46611111111116.923888888889Koordinatoj: 48° 28′ N, 16° 55′ O (mapo) [+]
Alto 151 m [+]
Areo 50,83 km² (5 083 ha) [+]
Gajary (Slovakio)
Gajary (Slovakio)
DEC
Gajary
Gajary
Situo de Gajary

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gajary [+]
vdr
Gajary en la mapo de Slovakio troviĝas en la plej griza parto

Situo redakti

Gajary situas sur ebenaĵo laŭ maldekstra bordo de Morava, laŭ traira flankovojo kaj troviĝas de Malacky je 8 km-oj.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. Supozeble peĉenegoj fondis la vilaĝon en la 10-a jarcento. La unua mencio okazis pri la loko en 1373. Ĝi longe estas doganprena loko. Dum regado de Leopoldo la 1-a la komunumo iĝis kampurbo. En 1828 loĝis en la urbeto 2852 loĝantoj en 381 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Gajar 3847 homoj, (3567 slovakoj, 147 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Malacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Gajary 2690 homoj, (2607 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Gajár naskiĝis ĉeĥa-juda pentristo Döme Skuteczky.

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio