Gajim

libera jabber-tujmesaĝilo

Gajim estas libera jabber-tujmesaĝilo, kiu uzas la bibliotekon GTK+ kaj estas skribita per Python. Gi funkcias ĉe mastrumaj sistemoj Linukso, BSD kaj Vindozo. La nomo "Gajim" estas rekursa akronimo de la angla "Gajim is a jabber instant messenger" (Gajim estas jabber-tujmesaĝilo).

Celo redakti

La celo de Gajim estas provizi plenfunkcian kaj facile uzeblan jabber-klienton. Gajim funkcias bone ĉe GNOME, sed ne postulas ĝin por funkcii. Ĝi estas eldonita laŭ la GNU Publika Licenco.

Trajtoj redakti

(Por nuntempa labora versio)

  • Langeta interparola fenestro
  • Babileja subteno (per protokolo MUC)
  • Mienoj, kaŝbildoj, dosiertransmeto, babilejaj legosignoj
  • Subteno de metakontaktoj (unuigo de identigiloj)
  • Taskopleta bildeto
  • Lierumilo
  • Vasta babilhistoria funkcieco
  • Subteno de TLS kaj GPG (kun subteno de SSL heredaĵo)
  • Subteno por transportila registrado
  • Serĉo de servoj inkluzive nodojn
  • Vikipedia, vortara kaj serĉila informmendoj
  • Subteno de multaj kontoj
  • DBus kapablo
  • XML-konzolo
  • Lokreta senservila komunikado
  • Tradukita al Esperanto

Eksteraj ligiloj redakti

La labora deponejo svn://svn.gajim.org/gajim/trunk