Gako, Momordica cochinchinensis, estas sudorientazia frukto trovita ĉie en la regiono de Suda Ĉinio ĝis Nordorienta Aŭstralio, inkluzive de Tajlando, Laoso, Mjanmao, Kamboĝo kaj Vjetnamio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gako

Fabedoj laŭ APG III
Fabedoj laŭ APG III
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Klado: Archaeplastida
Klado: Verda planto Chlorobionta
Klado: Streptophyta
Klado: Embriofitoj Embriophyta
Klado: Trakeofitoj Tracheobionta
Klado: Spermatofitoj Spermatophyta
Klado: Angiospermoj Magnoliophyta
Klado: Verdukotiledonaj
Klado: Rozedoj
Klado: Fabedoj
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Momordica
Momordica cochinchinensis
(Lour.) Spreng. 1826
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Etimologio redakti

Ĝi estas ofte konata kiel gak, de la vjetnama gấc ([ɣək˦˥]) aŭ quả gấc (quả kiel klasigilo por sferaj objektoj kiaj ekzemple frukto). Ĝi estas konata kiel Mùbiēguǒ (木 鳖 果) en la ĉina, kaj diversmaniere kiel Ruĝa melono, bebo Jakvo, Spiny Bitter Gourd, Sweet Gourd, aŭ Cochinchin Gourd en la angla. En taja ĝi estas ฟักข้าว [fahkokxaon].

Karakterizaĵoj redakti

Pro tio, ke ĝi havas relative mallongan rikolto-sezonon (kun kulmino en decembro kaj januaro), igante ĝin malpli abunda ol aliaj manĝaĵoj, gako estas tipe servita ĉe ceremoniaj aŭ festaj okazoj en Vjetnamio, kiel ekzemple Tết (la vjetnama nova jaro laŭ luna kalendaro) kaj geedziĝo. Ĝi estas plej ofte preparita kiel plado nomita xôi gấc, en kiu la arilo kaj semoj de la frukto estas kuiritaj en glurizo, aldonante kaj sian koloron kaj guston. Pli lastatempe, la frukto komencis esti surmerkatigita ekstere de Azio en la formo de sukaj manĝaldonoj pro sia supoze riĉa fitonutraĵa enhavo.

Kresko redakti

Gako kreskas sur dioikaj grimpantaj plantoj kaj estas kutime kolektita de baril-grimpantaj plantoj aŭ de naturaj plantoj. La grimpantaj plantoj povas esti ofte viditaj kreski sur kradoj ĉe la enirejoj al kamparaj hejmoj aŭ en ĝardenoj. Ĝi nur fruktas unufoje jare, kaj estas trovita laŭsezone en lokaj merkatoj. La frukto mem iĝas malhele de oranĝa koloro je maturiĝado, kaj estas tipe ronda aŭ longforma, maturiĝante al grandeco de proksimume 13 cm en longo kaj 10 cm en diametro. Ĝia ekstera ŝelo estas kovrita per malgrandaj pikiloj dum ĝia malhelruĝa interno konsistas el aretoj de karnoplena pulpo kaj semoj.

Tradiciaj uzoj redakti

Tradicie, gako estas utiligita kiel kaj manĝaĵo kaj medicino en la regionoj en kiuj ĝi kreskas. Krom la uzo de ĝiaj frukto kaj folioj por specialaj vjetnamaj kuirartaj pladoj, gako estas uzita ankaŭ por siaj medikamentaj kaj nutraj trajtoj. En Vjetnamio, la semmembranoj utilas en la mildigo de sekaj okuloj, same kiel por plibonigado de vidpovo, la semo en kuracado de furonkulozo, maminflamo, kontuzoj; en tradicia ĉina medicino la semoj de gako, konata en mandarena ĉina kiel mù biē zǐ (ĉina: 木 鳖 子), estas utiligitaj por gamo da internaj kaj eksteraj celoj: Ĝi reduktas ŝvelaĵojn, disigas nodaĵojn, kaj eliminas toksojn.

Nutraĵoj kaj fitokemiaĵoj redakti

Karakteriza por oranĝ-koloraj plantmanĝaĵoj, gako enhavas karotenoidojn kiel ekzemple betakaroteno (provitamino A).[1]Vjetnamaj infanoj nutritaj per rizplado enhavanta betakarotenon de gako havis pli altajn sangnivelojn de betakaroteno ol tiuj en la kontrolgrupo.[2] Gakaril-oleo enhavas altajn nivelojn de E-vitamino.[3] Grasacidoj en la ariloleo povas faciligi sorbadon de grasdissolveblaj nutraĵoj, inkluzive de karotenoidoj.[4]

Pro sia alta enhavo de betakaroteno kaj likopeno,[1][4] gak-ekstraktoj povas esti venditaj kiel manĝaldonaĵo en molaj kapsuloj aŭ inkluditaj en sukmiksaĵo. Gako enhavas grandan kvanton de likopeno, betakaroteno[1] kaj proteino kiuj povas malhelpi la proliferadon de kanceraj ĉeloj.[5] Du ciklotidoj izolitaj, nome MCOT-I kaj MCOT-II, povas havi trajtojn por inhibicii tripsinon.[6]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Ishida BK, Turner C, Chapman MH, McKeon TA (2004). “Fatty acid and carotenoid composition of gac (Momordica cochinchinensis Spreng) fruit”, J Agric Food Chem 52 (2), p. 274–9. doi:10.1021/jf030616i. Alirita 5a Januaro 2013.. 
  2. Vuong le T, Dueker SR, Murphy SP (2002). “Plasma beta-carotene and retinol concentrations of children increase after a 30-d supplementation with the fruit Momordica cochinchinensis (gac)”, Am J Clin Nutr 75 (5), p. 872–9. Alirita 5a Januaro 2013.. 
  3. Kuhnlein HV (Novembro 2004). “Karat, pulque, and gac: three shining stars in the traditional food galaxy”, Nutr. Rev. 62 (11), p. 439–42. doi:10.1111/j.1753-4887.2004.tb00015.x. 
  4. 4,0 4,1 Burke DS, Smidt CR, Vuong LT (2005). “Momordica Cochinchinensis, Rosa Roxburghii, Wolfberry, and Sea Buckthorn — Highly nutritional fruits supported by tradition and science”, Current Topics in Nutraceutical Research 3 (4), p. 259–266. 
  5. Tien PG, Kayama F, Konishi F, et al. (Aprilo 2005). “Inhibition of tumor growth and angiogenesis by water extract of Gac fruit (Momordica cochinchinensis Spreng)”, Int. J. Oncol. 26 (4), p. 881–9. 
  6. Gerlach SL, Mondal D. The bountiful biological activities of cyclotides. Chron Young Sci [seria rete] 2012 [citita la 14a de Aŭg 2012];3:169-77. Dispojebla el: http://www.cysonline.org/text.asp?2012/3/3/169/99559

Eksteraj ligiloj redakti