Gal COSTA (fakte Maria das Graça Costa Penna Burgos; 26-a de septembro 1945, Salvador de Bahio - 9-a de novembro 2022, San-Paŭlo) estis brazila kantistino.

Gal Costa
Persona informo
Naskonomo Maria da Graça Costa Penna Burgos
Naskiĝo 26-an de septembro 1945 (1945-09-26)
en Salvador de Bahio
Morto 9-an de novembro 2022 (2022-11-09) (77-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj portugalaanglaitalabrazilportugala
Loĝloko San-Paŭlo
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Amkunulo Tom Zé • Marina Lima • Lúcia Veríssimo
Okupo
Okupo kantistoaktorokomponisto
TTT
Retejo https://www.allmusic.com/artist/gal-costa-mn0000191699/biography
vdr
Gal Costa

Vivo redakti

Dum sia junaĝo ŝi ludis gitaron kaj kantis dum festoj.

Kiam ŝi konatiĝis kun Caetano Veloso kaj lian fratinon Maria Bethânia, ŝi organizis kun la du kaj Tom Zé en la jaro 1964 la muzikspektaklon Nós, por Exemplo (Ekzemple ni). La sekvan jaron ili iris al San-Paŭlo, kie ili elprovis solokarierojn. La unuaj diskoj de Costa nomiĝis Eu Vim da Bahia (Mi venis el Bahio, kun Gilberto Gil) kaj Sim, Foi Você (Jes, estis vi, kun Caetano Veloso).

En la jaro 1966 ŝi ŝanĝis laŭ konsilo de organizanto Guilherme Araújo sian artistonomon de Maria da Graça en Gal. Ekde 1967 ŝi estis membro de la movado tropicalismo. Tutlandan famon ŝi akiris per sia furorkanto Divino Maravilhoso (Mirakla diaĵo) kaj kun la kanto Baby, kiun por ŝi komponis Caetano Veloso.

Kiam Caetano Veloso kaj Gilberto Gil en 1969 devis fuĝi en ekzilon, Gal Costa kunlaboris kun komponistoj kiel Jards Macalé. Dum la sepdekaj kaj okdekaj jaroj, kiam la fazo de tropikalismo malfortiĝis, ankaŭ Gal Costa sin turnis en pli komercan direkton, por servi la maturiĝintan muzikpublikon. Dum la okdekaj jaroj ŝi kunlaboris kun Jorge Ben, Cole Porter kaj novuloj kiel Carlinhos Brown kaj validas tiam kiel plej grava kantistino de Muziko Populara Brazila.

Gal Costa intertempe festis sian 35-jaran scenejojubileon kaj prezentis krom tradiciaj prezentaĵoj ankaŭ eksperimentemajn spektaklojn, kiujn la recenzistoj parte kritikis malbone.

Eksteraj ligiloj redakti