Galileo (loktrova sistemo)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Galileo

Galileo loktrova sistemo estas kunlaborprojekto inter EKA kaj EU pri fari civilan varianton de la Usona tutmonda loktrova sistemo (ang. GPS). La projekto longe estis kaj daŭre estas survoje kaj oni atendas ke ĝi funkcios ekde 2020. Oni atendas ke la tutkosto de la projekto kreskas al 5,3 miliardoj euroj kiam ĝi finas laŭplane.

Emblemo de Galileo
Galileo lanĉo sur Sojuz raketo je la 21-a de oktobro 2011

Je la 21-a de oktobro 2011 la unuaj du satelitoj estis lanĉintaj ekde la lanĉejo apud Kourou. La satelitoj portas knab(in)ajn nomojn el tuta Eŭropo. La unuaj du nomiĝas Thijs kaj Natalia. Intertempe kvar satelitoj estas lanĉitaj (decembro 2013).

La unuaj servoj bazitaj sur konstelacio da 18 satelitoj verŝajne estos lanĉataj ekde 2014, dum la kompleta konstelacio kun 30 satelitoj kun ĉiuj servoj ne estos preta antaŭ 2020.

Galileo fazoj redakti

  • Testo de la sistemo 2005 (ang. Galileo System Test Bed (GSTB))
  • : Lanĉo de Giove A (Galileo enorbita taksero, ang. Galileo In-Orbit Validation Element)
  • : Certigi ke ĉio funkcias antaŭ lanĉo de la sekvaj satelitoj.
  • Enorbita validado 2006-2008 (ang. In-Orbit Validation (IOV))
  • : Lanĉo de Giove B 2006.
  • : Lanĉo de du pliaj satelitoj.
  • : Ĝenerala testo de la sistemo kaj konfirmo pri la funkcio de la teknologio.
  • Tutfunkcia kapableco 2008-2020 (ang. Full Operational Capability (FOC))
  • : Lanĉo de 26 pliaj satelitoj.

Satelitoj redakti

  • Giove A – Lanĉita la 28-a decembro 2005.
  • Giove B – Lanĉita en 2007.
  • Kvar satelitoj lanĉitaj en 2008.

Plia legajxo redakti

Perragin, Charles kaj Renouard, Guillaume Galileo, dudek jaroj da fuŝoj ĉe la rivalo de GPS 'Le Monde Diplomatique', majo 2019.