Galiono

speco de velŝipo

Galiono[1] estas speco de velŝipo, kiu disvolviĝis en la unua duono de la 16-a jarcento kaj estis forte pluevoluigita ĝis la komenco de la 17-a jarcento. Galionoj estis grandaj militaj ŝipoj, armitaj per multaj kanonoj. Ili kutime havis tri aŭ kvar mastojn.

Historia bildo de nederlanda galiono; Hendrick Cornelisz Vroom, 1600

Uzo redakti

Galionojn oni uzis komence precipe en Hispanio, Portugalio kaj Anglio. Hispanoj uzis grandajn galionojn ĉefe por transporti trupojn kaj materialojn por la konkero de Ameriko, velante okcidenten trans la Atlantiko. Revene galionoj transportis i.a. oron el la hispanaj kolonioj. Pro tio ili estis ofte atakitaj de precipe anglaj kaj francaj piratoj.

Ankaŭ la granda marŝiparo, per kiu la hispana reĝo Filipo la 2-a atakis Anglion en 1588 parte konsistis el galionoj.

Literaturo redakti

  • Kirsch, Peter: Die Galeonen. Große Segelschiffe um 1600. Koblenz, Bernard&Graefe, 1988. ISBN 3-7637-5470-9
  • Howard, Frank: Segel-Kriegsschiffe 1400-1860. Koblenz, Bernard&Graefe, 1989. ISBN 3-7637-5239-0
  • Nelson, Arthur: The Tudor Navy. The ships, men and organisation 1485-1603. London, Conway Maritime, 2001. ISBN 0-85177-785-6

Notoj redakti

  1. PIV 2005. Karl Steier. Ausführliches Esperanto-Deutsches Wörterbuch. 1923.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti