Galite-insuloj
La Galite-insuloj aŭ Ĝalita-insuloj (arabe جزيرة جالطة) estas roka tunizia insulgrupo.
Galite-insuloj | ||
---|---|---|
insularo • protektata areo • naturrezervejo [+] | ||
Supermara alteco | 391 m [+] | |
Koordinatoj | 37° 31′ 37″ N, 8° 55′ 43″ O (mapo)37.5269444444448.9286111111111Koordinatoj: 37° 31′ 37″ N, 8° 55′ 43″ O (mapo) | |
Areo | 8,08 km² (808 ha) [+] | |
Nombro de insuloj | 6 | |
Ĉefa insulo | La Galite | |
Horzono | UTC+01:00 [+] | |
Galite-insuloj | ||
Vikimedia Komunejo: Galite Islands [+] | ||
Geografio redakti
La insuloj situas 38 km nordokcidente de Kap Serrat kaj dividas ilin la Galite-kanalo. Ili situas 80 km nord-nordoriente de urbo Tabarka kaj 150 km sude de Kap Spartivento (suda Sardinio). La surfaco de la grupo estas 9 km², kies plej granda parto estas la ĉefinsulo La Galite. La insuloj havas vulkanan originon.
Ĉefinsuloj La Galite redakti
La centre situanta ĉefinsulo La Galite etendiĝas oriente-okcidente 5,4 km kaj plej larĝas 2,9 km. La ĉefinsulo havas 200 m altajn rokrifojn kaj estas alirebla nur ĉe la suda golfeto Escueil de Pasque. La insulon loĝas kelkaj fiŝkaptaj familioj.
La plej alta punkto de la insulo estas Bout de Somme (Grand Sommet) - sur kiu troviĝas flava rigarda turo - kun alto de 391 m. Piton de l'Est estas kugloforma pinto, plej sudorienta punkto de la insulo, altante 360 m.
Krom la ĉefinsulo ekzistas du grupoj de insuletoj, kiej ne estas alireblaj.
Galitons de l'Ouest redakti
LaGalitons de l'Ouest situas 3 km sudokcidente de la ĉefinsulo. Ĝi konsistas el dua kaj tria pli grandaj insuloj de la Galite-insuloj:
- Le Galiton 158 m; 0,4 km²; kun 14m-a lumturo. Ĝi estas naturprotekta areo ekde 1980 por protekti la monaĥan fokon
- La Fauchelle 137 m
Galitons de l'Est redakti
La pli malgranda Galitons de l'Est situas en distanco de 1-2 km de la ĉefinsulo. Tiu grupo konsistas el tri rokrifoj (Gallo, Pollastro kaj Gallina). Gallo estas la plej granda kun alto de 119 m.
Historio redakti
La franca kolonia instanco ekzilis tien la tunizian porsendependiĝan gvidanton Habib Bourguiba. Li estis tie de la 21-a de majo 1952 ĝis 20-a de majo 1954, sur La Galite.
Administrado redakti
La Galite-insuloj apartenas al provinco Bizerta.