Aelia Galla Placidia, naskita inter 388 kaj 392 en Konstantinopolo, mortinta la 27-an de novembro 450 en Romo, estis la patrino de la okcident-romia imperiestro Valentiniano la 3-a kaj fakta regentino dum ties infaneco (425–437).

Galla Placidia
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 385 (0385-11-30)
en Tesaloniko
Morto 27-an de novembro 450 (0450-11-27) (64-jaraĝa)
en Romo
Tombo Mausoleum of Galla Placidia
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regnoBizanca imperio
Familio
Patro Teodozio la 1-a
Patrino Galla
Frat(in)oj Flavio ArkadioFlavio Honorio
Edz(in)o Ataulfo • Constantius III
Amkunulo Eucherius
Infanoj Valentiniano la 3-a • Justa Grata Honoria • Theodosius
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Galla Placidia kaj ŝiaj gefiloj; identeco ne certa

Dum sia regenteco ŝi oficiale deklaris, ke eĉ imperiestroj estas sub la leĝo kaj ke ilia aŭtoritato deriviĝas de la juro. En 437, kiam ŝia filo estis 18-jara, ŝi retiriĝis el la politiko. En 450 ŝi mortis en Romo, kie ŝi estis entombigita. La tiel nomata "Maŭzoleo de Galla Placidia" en Raveno ne estas ŝia tombo.