Galono estas teksita ornamaĵo alkudrita al vestaĵo. Ĝia varpo ofte estas el silko (blanka aŭ flava), ĝia vefto el metala ŝpinaĵo or- aŭ arĝent-kolora; ĝi donas la brilan aspekton.

En multaj armeoj galonoj sur uniformo servas por montri la rangon de la portanto.