Galopo

irmaniero de ĉevalo

Galopo estas la plej rapida kurmaniero de ĉevalo.

Galopanta ĉevalo.

Galopanta ĉevalo kutime kuras je 21 kilometroj hore, sed dum konkurso ĝi povas atingi kaj eĉ superi 60 kilometrojn hore.

Detaloj redakti

Galopo estas malsimetria, ĉar dum unu fazo de la galopo la tuta pezo de la korpo estas sur nur unu antaŭa piedo: la dekstra dum dekstra galopo kaj la maldekstra dum maldekstra galopo. Jen detaloj pri maldekstra galopo:

  • 1-a fazo: surplankenigo la dekstran malantaŭan piedon,
  • 2-a fazo: surplankenigo de la dekstra diagonalo (piedoj antaŭa dekstra kaj malantaŭa maldekstra),
  • 3-a fazo: surplankenigo de la antaŭa maldekstra piedo,
  • fazo de projekcio.

Dum dekstra galopo la detaloj estas samaj, nur anstataŭigante la dekstran kaj la maldekstran flankon.

Galopo surbilda redakti

 
Galopanta ĉevalo fotita de Eadweard Muybridge (1830-1904).

Vidu ankaŭ redakti