Gangapur (Savai Madhopur)
Gangapur, laŭ (hindie गंगापुर) estas urbego kaj municipo en Barato, en orienta parto de subŝtato Raĝastano, en distrikto de Savai Madhopur.
Gangapur | |||
---|---|---|---|
setlejo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 322201 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 29′ N, 76° 44′ O (mapo)26.47555555555676.725833333333Koordinatoj: 26° 29′ N, 76° 44′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 9,55 km² ( 955 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Demografio redakti
Gangapur havis populacion de 119 090 en 2011 kun legopovo de 79%, kiu estas signife pli alta, ol la nacia averaĝo.
Geografio redakti
Gangapur situas sur montetaro 269 metrojn super la marnivelo. Hindaun troviĝas 43, distrikta sidejo Savai Madhopur 63, Tonk (Raĝastano) 101, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 105, Dholpur 117, Morena 127, Gvalior 148, Ŝivpuri 150, Baran 155, tutlanda ĉefurbo Delhio 245, Ĝodpur 370, Mumbajo 926, Kolkato 1255 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Reĝo Kuŝaliram establis Gangapur kaj origine nomis ĝin Kuŝalgarh (hinde: कुशालगढ़). Gangapur prenis sian nunan nomon de Gangaram, kiu estis la frato de Kuŝaliram. En la pli malnovaj tempoj Gangapur estis kultura ĉefurbo de la regiono.
Lingvoj redakti
En Gangapur la oficialaj lingvoj estas la hindia kaj en:Rajasthani languages.
Religioj redakti
En Gangapur plejparto de la populacio estas hinduoj (72%), krome islamanoj (26%), ĝajnistoj (iom pli, ol 4%), sikoj 1%.
Klimato redakti
Gangapur situas en subtropiko kaj havas 3 sezonojn, someron, vintron, kaj pluvsezonon. Jare pluvas averaĝe po 245 mm. Inter junio-septembro ofte pluvas pro la musonoj, en la ceteraj monatoj nur apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-33 °C.
Trafiko redakti
Gangapur havas trairan fervojan linion inter Delhio-Mumbajo, krome 6 vojojn el ĉiuj direktoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝajpuro.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
Fontoj redakti
- WikiTrans