Gangkhar Puensum (dzonka: གངས་ དཀར་ སྤུན་ གསུམ་; la nomo signifas "Tri Montaj Fratoj") estas la plej alta monto de Butano kaj samtempe la plej alta monto de la tero, kiun neniam grimpis homo.

Gangkhar Puensum
Gangkhar Puensum
monto • virgin peak
Alteco 7 570 m
Situo Butano kaj Ĉinio
Montaro Himalajo
Geografia situo 28° 6′ N, 90° 26′ O (mapo)28.190.433333333333Koordinatoj: 28° 6′ N, 90° 26′ O (mapo) f4
Gangkhar Puensum (Butano)
Gangkhar Puensum (Butano)
DEC
Gangkhar Puensum
Gangkhar Puensum
Situo de Gangkhar Puensum
Map
Gangkhar Puensum
Plej facila montgrimpo neniam
Rimarko La plej alta punkto de Butano
vdr

En la diversaj fotnoj ekzistas malsamaj indikoj pri la ekzakta alteco de la monto. La inidikitaj 7570 metroj estas mezuritaj de brita ekspedicio, kiu en la jaro 1986 ne sukcesis atingi la pinton de Gangkhar Puensum.

Estas ankaŭ malcerta, ĉu la monto siktuas komplete sur la teritorio de Butano, ĉar unuflanke la mapoj de la butana ŝtato estas tre malprecizaj kaj aliflanke ĉar inter Ĉinio kaj Butano ĝis hodiaŭ ekzistas konflikto pri la ekzakta situo de la komuna limo. Laŭ la libro de la brita ekspedicio de 1986 Gangkhar Puensum situas komplete interne de Butono, dum la proksima Kula Kangri situas komplete en Tibeto. Kula Kangri, kun alteco de 7554 metroj, estas aparta monto 30 km nordokcidente de Gangkhar Puensum, kiu unuan fojon estis grimpita en la jaro 1986. Ĝi sur mapoj varie aperas kiel butana aŭ tibeta monto.

En 1983 la montgrimpado en Butano estis dumtempe permesita. En la jaro 1985 kaj 1986 entute kvar ekspedicioj malsukcesis kun la provo grimpi Gangkhar Puensum. En la jaro 1994 en Butano estis malpermesita montgrimpado en alteco super 6000 m s.m. fare de la butana ŝtato, ĉar la loka loĝantaro konsideras la montopintojn kiel loĝejoj de spiritoj kaj dioj. En la jaro 1998 japana ekspedicio certigis al si de la Asocio de la montogrimpantoj de Popola Respubliko Ĉinio licencon por la unua grimpado de la monto. La ekspedicio provis la grimpadon de la norda flanko sukcesis tamen nur grimpi sur flankan pinton, nome Liankang Kangri kun alteco de 7535 m s.m..

Fonto redakti

La supra artikolo estas tradukita de la koncena artikolo el la germana vikipedio. Korektoj poste surbaze de la versio de la angla vikipedio.