Ganna
Ganna estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Pápa.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 16 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 47.2328/17.5283
- Loĝantaro: 290
- Poŝtkodo: 8597
- Telefonprefikso: 89
Situo redakti
La vilaĝo situas en valo de rojo, meze de sakovojo. Pápa troviĝas 13, Ajka 31, Veszprém (urbo) 45, Budapeŝto 153 km-ojn [1] Arkivigite je 2016-08-06 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1171 pri Granda kaj Malgranda Ganna. En 1552 la turkoj senhomigis ambaŭ vilaĝojn. En 1748 kroatoj kaj germanoj refondis ilin. La vilaĝoj unuiĝis en 1942, post 6 jaroj parto de germanoj estis deportitaj al Germanio. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en Ganna. Vilaĝservoj estas germana infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, sportejo, migra poŝto, gastejo.
Vidindaĵoj redakti
- kapelo omaĝe al Sankta Vendelo de 1768 en vilaĝparto Malgranda Ganna
- romkatolika novklasikisma Preĝejo de Sankta Kruco (Ganna) de 1818, la rondpreĝejo estas malgranda imitaĵo de Panteono de Romo
- memorkruco por la elmigrintoj
- statuo pri Sankta Triunuo