Gao (arabe غاو, Kaŭkaŭ) estas urbo de Malio. Ekde la jaro 2012 ĝis la 26-a de januaro 2013 ĝi estis la ĉefurbo de la internacie neagnoskata ŝtato Azavado aŭ Azaŭado. Tiutage malia kaj franca soldataro rekonkeris la ekde junio 2012 de islamistoj konkeritan urbon.[1]

Gao
komunumo de Malio
Administrado
Demografio
Loĝantaro 49 483  (2013) [+]
Geografio
Geografia situo 16° 16′ N, 0° 3′ U (mapo)16.266666666667-0.050000000000011Koordinatoj: 16° 16′ N, 0° 3′ U (mapo) [+]
Alto 226 m [+]
Horzono GMT [+]
Gao (Malio)
Gao (Malio)
DEC
Gao
Gao
Situo de Gao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gao [+]
vdr


Konstruaĵo de la regiona parlamento en Gao
la historia tombo de Askia

Gao situas en la nordoriento de la lando 226 metrojn super la marnivelo ĉe la maldekstra bordo de la rivero Niĝero. Laŭ la censo de la jaro 2009 la urbo havis 86 633 loĝantojn[2]; ĝi estas la administra centro de la Regiono Gao. Kiel krucpunkto de gravaj komercaj vojoj la loko jam antaŭ jarcentoj iĝis komerca centro, aparte de la Tra-sahara komerco. En la mezepoko la urbo estis centro de du antaŭislamaj regnoj. En la urbo troveblas la historia tombo de Askia, akceptita en la listo de mondaj kulturaj heredaĵoj de UNESKO.

Notoj redakti