Gapan tagaloge Lungsod ng Gapan estas universitata kaj kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Nova Ekijo.

Urbodomo de Gapan
Urbodomo de Gapan
Gapan
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 3105
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 122 968  (2020) [+]
Loĝdenso 1 042 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 19′ N, 120° 57′ O (mapo)15.312222222222120.94888888889Koordinatoj: 15° 19′ N, 120° 57′ O (mapo) [+]
Alto 41 m [+]
Areo 118 km² (11 800 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Gapan (Filipinoj)
Gapan (Filipinoj)
DEC
Gapan
Gapan
Situo de Gapan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gapan City [+]
vdr
Salutarko en Gapan

Geografio redakti

Gapan situas sur ebenaĵo [1]. Cabanatuan troviĝas 22, provinca ĉefurbo Palayan 30, Capas 38, Tarlakurbo 39, Kezonurbo 71, ĉefurbo Manilo 81 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Gapan estis fondita en la 16-a jarcento fare de hispanaj vikarioj. La unua skriba mencio pri la unua katolika misio okazis en 1595. Ĝi apartenis al Cabanatuan ĝis 1750, poste ĝi estis sendependa vilaĝo. Baldaŭ kelkaj eksteraj partoj de Gapan estis forigitaj por formi pli novajn komunumojn. Inter 1942-1945 japana dominado okazis. La urbo ricevis la filipinan titolon komponenta urbo en 2001, en la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en la malfruaj 2000-aj jaroj.

Ekonomio redakti

Gapan havas ankaŭ agrikulturan areon, menciindas la bredado kaj komercado.

Eduko kaj religio redakti

Gapan havas kampusojn kaj akademion. Plej granda parto de la loĝantaro estas katolikoj, sed ankaŭ metodista preĝejo funkcias en la urbo.

 
Vojo en Gapan

Trafiko redakti

Gapan estas atingebla laŭ flankovojoj. En la urbo oni ofte uzas triciklojn.

Klimato redakti

La klimato de Gapan estas klasifikita kiel tropika, tamen malpli da pluvo falas, nur jare po 661 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septermbro pli ofte. La temperaturo varias inter 22-30 °C.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans