Gapminejo Finstertal (Schmalkalden)

La Gapminejo Finstertal (germane: Besucherbergwerk Finstertal) troviĝas en Schmalkalden-Asbach. Ĝi estas la unusola konservita fer- kaj manganminejo el la komenciĝo de la 20-a jarcento en Suda Turingio montrante interesajn detalojn i.a. pri ferekspluato kaj ferprilaboro en la schmalkalden-a regiono.

Ferindustrio en la 19-a jarcento.
Ĉe la enirejo al la minejo-muzeo.

Priskribo redakti

Registrite kiel Fera kaj mangana minejoj en la 5-a de julio 1858 en la listo de la schmalkaden-a minaro, ĝi funkciis - kun plurfojaj intertempa ekspluatadoĉeso kaj posedantŝanĝoj - ĝis 1934. Poste la fera vejno estis elĉerpita kaj krome iĝis problemoj pri akvo. Novaj esploroj faritis en 1950 kaj de 1956-59. Tamen oni neniam sukcesis plene kaj kontentigite havigi finan superrigardon pri la enhavo de la minejo, malgraŭ provboradoj. Sekve en la 4-a de oktobro 1959 la tuto deklaritis klerig- kaj gapminejo.

Vidindaj partoj redakti

Ekde 1991 faritis paŝon post paŝo ŝangoj de la mineja profilo per la forpreno de la plej freŝaj ekspluatospuroj. Renovitis galerio kun vejnoj de ankerito, ruĝa fero kaj mangano; flanke ankaŭ de sabloŝtono kaj porfiro.

Sub libera ĉielo admireblas la historiaj iloj de la ministoj kaj la ŝanĝoj en la kuro de la tempo. Samtempe montratas la granda varieco de la mina strukturo de la montoj ĉirkaŭ Asbach. Tre interesus aparte infanojn la reprodukto de minista kabano (germane: Kaue) servanta kiel restadejo antaŭ kaj post la malsuprenventuro en la ŝakton, sed antaŭ cio kiel tegmentita loko por perkranka suprentransporto de dehakitaj ŝtoneroj.

Subtere sume 350 metroj da ŝakta areo viziteblas, krome la instrumenta deponejo kaj kunpremilo de 1919, geologiaj malkovroj en la gangoj, sorĉe en ĉiuj koloroj fluoreskantaj mineralaĵoj kaj la ankoraŭ funkcianataj originalaj ministaj lampoj.

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 147-148

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la muzeo.