Garbejo estas neloĝata konstruaĵo de bieno, kiu servas kiel stokejo, aparte por la garboj de falĉita kaj rikoltita greno.

historia trabfaka garbejo en Börgerende-Rethwisch (Meklenburgio-Antaŭpomerio)

Garbejoj kutime malpli stabile konstruatas ol loĝdomoj, ĝenerale el lignaj bretoj, en norda Eŭropo ofte el trabfakaĵo.

Parto de garbejo ofte estas draŝejo, teretaĝa aŭ subtegmenteja spaco por draŝi la grajnojn el la rikoltita greno.

Kutime ili estas ruraj konstruaĵoj kun ununura pordo, kie krome oni gardas ankaŭ laborilojn.

Ĝenerale ili estas laŭ simpla strukturo, kvankam la dezirata grando povas malfaciligi la kalkulon de la strukturo de la tegmento, prefere sen intermezaj kolonoj aŭ subteniloj por faciligi la cirkuladon, kaj nepra la kalkulo de la stabileco de la perimetraj muroj, kiuj kutime ricevas la premon de la materialoj ene garditaj.

En pluvaj aŭ humidaj regionoj garbejoj povas esti konstruitaj sur pilieroj, kiel en AsturioGalegio en Hispanio.