Garcilaso de la Vega

Atentu: Ne konfuzu kun la amerika verkisto Inkao Garcilaso de la Vega

Garcilaso de la VEGA (1498-1536) naskiĝis en Toledo, Hispanio, nobelo kaj militista kavaliro ĉe imperiestro Karolo. Lia edziĝo okazis laŭ imperiestraj ordonoj, do li enamiĝis je alia nobelino, kiu poste edziniĝis siavice kaj poste mortis, do Garcilaso havis du diversajn kialojn kiuj malhelpis lian amon kaj tio aperos en liaj poemoj. Krome li estis militisto en Francio kaj ĉefe en Italio kie li ekkonis la renesancajn kulturon kaj literaturon. Li mortis sekve de militvundo kiam li estis nur 35-jara.

Garcilaso de la Vega
(1498-1536)
Hispana poeto, nobelulo kaj soldato.
Hispana poeto, nobelulo kaj soldato.
Persona informo
Garcilaso de la Vega
Naskonomo Garcilaso de la Vega
Naskiĝo 1498
en Toledo, Hispanio
Morto 14-a de Oktobro 1536
en Nico, Francio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Garcilaso de la Vega vd
Patrino Sancha de Guzmán vd
Edz(in)o Elena de Zúñiga vd
Infanoj Lorenzo Suárez de Figueroa vd
Profesio
Okupo poeto • militistoverkistodiplomatosoldato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ties graveco baziĝas en la fakto, ke li revoluciis la tiaman versfaradon ankoraŭ mezepokan per eniro en la renesanca maniero kie amo estas ne nur la ĉefa temo, sed ankaŭ ununura kaj krome tute aparta de spiritaj konfuzoj. Li enmodigis la strofaron soneto kiun jam uzis la Markizo de Santillana [santijana] jarcenton antaŭe. Por tio ĉio li kunlaboris kun sia amiko Johano Boskano, kies poemoj aperis kun liaj ĝis kiam posteuloj apartigis ilin omaĝe de la kvalito de tiuj de Garcilaso.

Liaj sonetoj estas almenaŭ 38. En ili troviĝas ofte invitado je amo kaj profito kaj ĝuo de juneco kaj beleco, kiel ekzemplo de renesanca nereligia spirito.

En liaj tri eglogoj aperas fikciegaj ŝafpaŝtistoj kiuj kantas sian amsenton. Ofte tiuj sentoj enhavas penon pro neakceptado farita de la virino aŭ eĉ morto de tiu ĉi, la du realaj spertoj kiuj kortuŝis la aŭtoron.

Eksteraj ligiloj redakti