Garomo estas familio de tabulludo kaj/aŭ lertecludo kune havantaj meĥanikojn kun bilardo. Tutmonde tiu ĉi ludo nomiĝas iom alie, barate kaj nepale eĉ fingra bilardo.

Garomo

emblemo

lertecludo
vdr

Deveno redakti

 
Du infanoj kaj monaĥino garomon ludantaj en Barato

La deveno estas necerta. La plejparto el la fontoj sugestas ke tiu ĉi ludo havas baratan devenon. Sed aliaj fontoj indikas Ĉinion kiel devenlokon. Jemeno, Etiopio, Zimbabvo kaj Nordafriko ankaŭ estas sugestitaj eblaj devenaj regionoj. Okcidente, kie la ludo ofte similas bilardajn ludojn, eblus ke ĝi nedepende evoluis.

Ekipo redakti

 
La deknaŭ garomdiskoj estas metitaj ene de la ekstera cirklo.

La ludo ludatas sur lakita tavolligna tabulo kutime estanta 74 cm larĝa kaj longa. La anguloj ligas unu la alia per lignaj bufroj. La garomdiskoj estas diskoj kompareblaj kun hokedisko. La ludcelo estas bati aŭ puŝi per fingro relative pezan diskon – nomata puŝilo – tiel ke ĝi puŝu malpli pezajn diskojn por ke ili glitu en unu el kvar angulaj truoj. Ĉiam estas du grupoj de malsame kolorigitaj garomdiskoj, kutime nigre kaj blanke (aŭ simple nekolore). La du grupoj indikas la du ludistojn aŭ teamojn. Plia garomstono estas ruĝkolora kaj nomiĝas reĝino.

 
Garomdiskoj kaj du puŝiloj antaŭ ludkomenco. La reĝino meze situas.

Regularo redakti

La ludcelo estas entruigi la proprajn garomdiskojn pli frue ol la kontraŭulo entruigas la siajn. Se propra disko estas entruigita, la koncerna ludisto denove rajtas puŝi. La ludgajnanto ricevas tiom multe da poentoj, kiom multe da diskoj la kontraŭulo ne entruigis. Se la ludanto entruigis la reĝinon, li ricevas tri pliajn poentojn. Ekde kiam ludisto havas 22 poentojn, la reĝinaj poentoj ne plu validas por tiu ĉi.

La reĝino estas neludebla antaŭ ol almenaŭ unu propra disko estas entruigita. Plie, la reĝino konfirmendas per propra disko. Tio signifas ke propra disko entruigendas je la sama puŝo aŭ plej malfrue je la sekvanta puŝo. Se la ludisto malsukcesas pri tio, la reĝino estas remetita sur la tabulmezo.

Oni metas la puŝilon tiel sur la tabulon, ke ĝi tuŝas la du bazajn liniojn, kiujn oni havas rekte antaŭ si mem. Ankaŭ la kontraŭulaj diskoj rekte alludeblas. Plie, oni ne rajtas dorsen puŝi la puŝilon.

La gajnanto estas la ludisto gajninta 25 poentojn.

Fontindiko redakti

Tiu ĉi artikolo estas tradukita el la angla kaj la germana vikipediaj versioj.