Gasokondensata kuŝejo


Gasokondensata kuŝejo estas aparta subtera amasiĝo de gasoformaj hidrokarbonoj, en kiu benzino-kerosenaj kaj malpli ofte altrezinaj komponantoj troviĝas en la vaporforma stato. Parto de ili dum la izotemperatura malaltiĝo de tavolpremo sedimentiĝas forme de gasa kondensato. Kiel gasokondensataj kuŝejoj kutime estas konsiderataj la kuŝejoj kiuj enhavas kondensaton je kvanto almenaŭ 5-10 gramoj/m³. La gasokondensataj kuŝejoj povas esti ligitaj al iuj ajn hidrokarbonaj kaptujoj kaj kolektujoj.

Klasifikoj redakti

Laŭ la fonto de likvaj hidrokarbonoj oni klasifikas ilin kiel:

  • la primaraj (formiĝas je profundeco pli ol 3500 metroj sen partopreno de naftoamasiĝoj);
  • la sekundaraj (formiĝas danke al inversa vaporiĝo de parto de naftomiksaĵo.

Laŭ la termobara stato oni klasifikas ilin kiel:

  • la saturitaj (tavolpremo egalas la la ekkondensiĝa premo);
  • la nesaturitaj (la ekkondensiĝa premo malpli altas ol tavolpremo).

Formiĝo redakti

Formiĝo de la gasokondensataj kuŝejoj estas ligita al la inversaj procezoj (la inversa vaporiĝo kaj inversa kondensiĝo) kaj baziĝas sur la kapablo de la likvaj hidrokarbonoj ĉe certaj termobaraj kondiĉoj dissolviĝi en premitaj gasoj kaj kondensiĝi el ili ĉe malaltiĝo de premo.

Karakterizoj redakti

Karakterizoj de la gasokondensataj kuŝejoj estas: enhavo de stabila kondensato, premo de la maksimuma kondensiĝo ĉe diversaj temperaturoj, ekkondensiĝa premo, konsisto de tavolgaso kaj kondensato, eventuala enhavo de kondensato ktp.

Kutime oni mezuras eliĝon de kondensato (gramoj/m³), do kvanton de la likva fazo, kiu eliĝos el unu kuba metro de gaso ĉe difinitaj premo kaj temperaturo en la minejaj kondiĉoj (la tiel nomata kruda kondensato). Enhavo de stabila kondensato, el kiu jam estas forigitaj dissolvitaj gasoj, varias en diversaj gasokondensataj kuŝejoj de 5-10 ĝis 500-1000 gramoj/m³[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Старобинец, И. С.. [2004] Р. И. Вяхирев: Газоконденсатная залежь // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 100. ISBN 5-85270-327-3.