Gaspar de Guzmán y Pimentel

Don Gaspar de GUZMÁN y PIMENTEL, grafo de Olivares kaj duko de Sanlúcar, alikonita kiel Grafo-Duko de Olivares, hispanlingve Conde-Duque de Olivares, (naskiĝis la 6-an de januaro 1587 - mortis la 22-an de julio 1645) estis hispana ministro kaj favorito de la reĝo Filipo la 4-a. Li estis unu el la plej influaj regantoj de la 17-jarcenta.

Gaspar de Guzmán y Pimentel
Surĉevala portreto de la graf-duko de Olivares, fare de Diego Velázquez
Surĉevala portreto de la graf-duko de Olivares, fare de Diego Velázquez
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1587 (1587-01-06)
en Romo
Morto 22-an de julio 1645 (1645-07-22) (58-jaraĝa)
en Toro (Zamora)
Tombo Monastery of Inmaculada Concepción, Loeches vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Cuarto del Conde-Duque (Alcázar de Madrid) vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Familio
Dinastio House of Olivares vd
Patro Enrique de Guzmán, 2nd Count of Olivares vd
Patrino María Pimentel de Fonseca y Zúñiga vd
Gefratoj Leonor María de Guzmán vd
Edz(in)o Inés de Zúñiga y Velasco vd
Infanoj María de Guzmán y Zúñiga vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en Romo, kie lia patro estis tiam hispana ambasadoro. Li heredis la titolon de grafo de Olivares, sed estis plie atribuita la duklando de Sanlúcar la Mayor de Filipo la 4-a : li povis konservi la du titolojn nur danke al escepta favoro de la reĝo.

Ekde la reĝado de Filipo la 3-a, Olivares estis sendita en la kunvivantaron de la heredinto, la estonta Filipo la 4-a. Kiam la nova reĝo alvenis sur la trono, li estis nur 16 jarojn aĝa, kaj do konfidis al Olivares superkontrolon de siaj aktoj. Li rapide fariĝis tio, kion oni nomas valido en la hispana lingvo, tio estas iu pli potenca ol tradicia ĉefministro : li vere estis la favorito kaj, iasence, la alter ego de la reĝo. Olivares gvidis la eksterajn aferojn de Hispanio dum dudek du jaroj, tra la multaj militoj de tiu periodo. Ĝis hodiaŭ, oni ofte mallaŭdas Olivares pro la tiamaj malvenkegoj, kiuj ekis la disfalon de la hispana imperio, kvankam tio tute ne certas.

La malfavoro de Olivares okazis en 1640, ĉefe pro la tumultoj en Portugalio kaj Katalunio. La reĝo nur malvolonte reĵetis lin, kaj nur pro la premo de kortega intrigo estrita de la reĝino Elizabeto de Burbono. Lia nevo Luis de Haro sekve anstataŭis lin ĉe la reĝo.

Portretoj redakti

La grafo-duko restas fama interalie pro la pluraj portretoj, kiujn pentris la majstro Diego Velázquez, kiun Olivares ĉiam estimis kaj protektis.

En fikcio redakti

Tiu grava figuro estis kinigita per la filmo El rey pasmado de Imanol Uribe rolulita de Javier Gurruchaga.

Vidu ankaŭ redakti