Gastokorto (Tjumeno)

historia konstruaĵo, eksa vendejaro, en Tjumeno (Rusio)

Gastokorto (ruse Гостиный двор) estas longa duetaĝa konstruaĵo, kiu situas komence de strato Respubliko en Tjumeno (Rusio). Ĝi estis konstruita en 18351842 por gastoj, kiel oni nomis aliurbajn negocistojn, venintajn por vendi siajn varojn. Tie okazis foiroj kaj ĉiutaga vendado. Poste la ejo estis transformita je militkomisarejo kaj altlernejo.

Gastokorto
(ruse Гостиный двор)
konstruaĵo • rekonilo
Bazaj datoj
Konstrutempo 1837-1842
Konstrustilo klasikismo
Arkitekto A. Suvorov
Estiĝo 1837
Malfermo 1842
Statuso uzata
Uzado
Uzado militkomisarejo, altlernejo
Proprietulo Tjumena Provinca Militkomisarejo, la Instituto pri Arto kaj Kulturo
Teĥnikaj datoj
Etaĝoj 2
Adreso
Adreso Strato Respubliko, 2
Poŝtokodo 625003
Lando Rusio vd
Situo Tjumeno
Adreso Tjumeno, strato Respubliko
Situanta sur Strato Respubliko
Situo
Geografia situo 57° 9′ 44″ N, 65° 31′ 19″ O (mapo)57.16222222222265.521944444444Koordinatoj: 57° 9′ 44″ N, 65° 31′ 19″ O (mapo)
Gastokorto (ruse Гостиный двор) (Tjumena provinco)
Gastokorto
(ruse Гостиный двор) (Tjumena provinco)
DEC
Gastokorto (ruse Гостиный двор)
Gastokorto
(ruse Гостиный двор)
Situo de Gastokorto
(ruse Гостиный двор)
Map
Gastokorto
(ruse Гостиный двор)
vdr
Enirejo de la Instituto pri Arto kaj Kulturo
Gastokorto
Gastokorto

Konstruado redakti

En 1809 sude de la Anunciacia katedralo estis konstruita ligna gastokorto. Tamen kresko de la komerca aktivado baldaŭ montris ĝin ne sufiĉa, do en 1822 la urba dumao decidis konstruigi la novan, ŝtonan gastokorton. La arkitekto M. Maliŝev proponis fari ĝin forme de kvadrato, konsistanta el du П-formaj partoj. Sed pro manko de mono tiu plano ne estis realigita[1].

En 1837 la urba dumao decidis komenci konstruadon de la kvarono de la origina gastokorto laŭ nova dezajno, prilaborita de la gubernia arkitekto A. Suvorov. Samjare komenciĝis konstruado de la fundamento. Al la konkursa alvoko reagis neniu el lokaj konstruistoj, do la konstruadon plenumis kamparanoj el Niĵegorodska gubernio, fratoj Ivan, Pankratij kaj Fjodor Vojnov[1]. En 1842 la gastokorto ekfunkciis, tamen nur kvarono estis farita el brikoj, la alia parto ankoraŭ estis ligna; nur en 1849 la proporcioj inversiĝis. Lupagoj grandparte estis uzataj por daŭrigi la konstruadon. Ekde 1856 tiucele estis uzataj 10% de la enspezoj. Evidente kompleta detruo de la ligna parto kaj ĝia anstataŭigo per tiu brika okazis komence de la 1860-aj jaroj[2]. La dua duono de la gastokorto neniam aperis[1]. Rusa ĵurnalisto Ippolit Zavaliŝin, vizitinta la urbon en 1863, skribis ke "la gastokorto estas nefinita kaj krias en dezerto"[3].

Butikaro redakti

En la gastokorto funkciis 272 butikoj, lokitaj en la dua etaĝo dum la unuan etaĝon okupis stokejoj. Dum la Vasiljevskaja foiro oni luigis la butikojn, ĉiusabate okazis vendado surplace[1]. Jam en 1849 dum la foiroj la gastokorto estis lumigata, en la aliaj lokoj de la urbo vespera lumigado aperis nur poste[4].

Kazerno redakti

Komence de la 20-a jarcento komercaj aktivaĵoj translokiĝis al la oble pli granda Bazarplaco, sekvinte la ĝeneralan progreson de la urbo orienten. La gastokorto perdis sian iaman gravecon kaj en julio 1906 dum kunsido de la urba dumao oni rimarkigis, ke ĝi donas al la urba buĝeto nur 700 rublojn jare kaj tiu sumo nur malkreskos, ĉar la Bazaplaco transprenas ĝian rolon. Plejparto de la ejoj tiutempe jam estis uzitaj kiel stokejoj de privatuloj[1].

Ekde decembro 1905 en Tjumeno estis deplojita la Tobolska rezerva infanteria regimento, do laŭ iniciato de la urbestro Andreo Tekutjev[5] oni decidis transdoni la ejon al ĝi. Okazis grava rekonstruado: la mezaj muroj estis forigitaj, faritaj pliaj fenestroj kaj pordoj, plankoj renovigitaj, farita parada enirejo, konstruitaj 79 fornoj, muroj kaj plafonoj stukitaj, la tegmento farbita. Dum la rilata rekonstruo oni interalie masonis mezan parton de la arkoj, kiuj origine etendiĝis tra ambaŭ etaĝoj. La rekonstruadon gvidis la urba arkitekto Konstantin Ĉakin[1].

Militejo kaj altlernejo redakti

En 1911 la regimento estis translokita al Omsko kaj la ejo denove malpleniĝis. En junio 1912 la urbestro Pavel Nikolskij proponis al la ministro pri transporto lokigi tie fervojan administracion, sed la propono ne estis akceptita. Samjare oni okupis etan ĝian parton por la 2-a urba kvarjara lernejo[1]. En 1914 komenciĝis la Unua mondmilito kaj oni transdonis ĝin al kazernoj de la 35-a pafista regimento. En ls aovetia periodo tie funkciis la oficira klubo (ruse Дом офицеров) kaj malnovaj urbanoj konas la konstruaĵon sub tiu ĉi nomo[6].

En 19391946 tie troviĝis la Tjumena Milit-Infanteria lernejo. Komence de la 1980-aj jaroj la parto, turnita al strato Respubliko, estis transdonita al la Instituto pri Arto kaj Kulturo[1].

Nun en la konstruaĵo sidas la Tjumena provinca militkomisarejo kaj la Instituto pri Arto kaj Kulturo. Ekde 2015 la urba administracio klopodis igi la militkomisarejon fari restaŭradon de la ejo, sed tiu ne plenumis la preskribojn, referencante al manko de financado. En 2018 fakuloj konstatis, ke la konstruaĵo, antaŭe limigite uzebla, pro plurjara neglekto transiris al kriza stato. La 20-an de junio 2018 juĝejo aprobis postulon de la administracio kaj eldonis ordonon, laŭ kiu la militkomisarejo devos forlasi la ejon pro neplenumo de siaj devoj[7]. Tamen la militkomisarejo kontestis tiun ĉi decidon kaj la 5-an de septembro 2019 gajnis en juĝejo, kiu agnoskis ke ekde 1984 la konstruaĵo estas posedaĵo de la Ministerio pri defendo[8]. Tamen la 16-an de aŭgusto 2019 la militkomisarejo anoncis sian baldaŭan foriron el la ejo[9]. La 19-an de septembro la Ministerio pri defendo prezentis respektivan peton al la provinca arbitracia juĝejo[10].

En literaturo kaj arto redakti

La rusa ĵurnalisto Ippolit Zavaliŝin, vizitinta la urbon en 1863, kritike priskribis la gastokorton.

 
 Он велик, спору нет, двухэтажный и каменный, крытый железом, с 272 лавками, но содержится решительно дурно, просто хаос! Везде грязь, безобразно набросанные вещи, хлам, тряпье — чердак, а не гостиный двор! [...] Притом же тюменский гостиный — громада, да и только, ничего изящного в архитектуре, хотя и это было бы не лишне.   Ĝi estas granda, mi ne neas tion, duetaĝa kaj ŝtona, fere tegmentita, kun 272 butikoj, sed ĝi estas prizorgata fuŝege, kompleta ĥaoso! Ĉie estas malpuraĵoj, senorde disĵetitaj aĵoj, rubaĵoj, ĉifonoj – tio estas subtegmento, ne la gastokorto! [...] Ĉe tio la tjumena gastokorto estas nura kolosaĵo, nenio fajna haveblas en ĝia arkitekturo, kvankam ankaŭ tio estus ne troa afero. 
— Ippolit Zavaliŝin[11], Vojaĝnoticoj (Tobolska gubernio) [1863]

La fama tjumena negocisto Nikolao Ĉukmaldin en 1893 konstatis ke la gastokorto degeneris pro nehaltigebla translokiĝo de la komerca aktivado al la nova kvartaloj, ĉefe al la Bazarplaco kaj la riverhaveno.

 
 Longan tempon la tuta urba komerco lokiĝis en la gastokorto ĝis la spirito de la tempo kaj novaj kondiĉoj ne igis loĝantojn transloki vendejojn al siaj domoj kaj iom post iom ŝovi la vendadon al la Nigra bazaro kaj vaporŝipa haveno. Tiu ĉi procezo okazis dum tri jardekoj, kaj jam ne tre for estas la tempo, kiam la urbo translokos komplete centron de sia komerco al la Nigra bazaro kaj Potoskuj. 
— Nikolao Ĉukmaldin[12]

Ekde la 1990-aj jaroj en Tjumeno estas eldonata senpaga reklama ĵurnalo Gostinij Dvor, kiu estis la plej populara reklama gazeto de la urbo[13].

Publika transporto redakti

La plej proksimaj bushaltejoj estas Nabereĵnaja (Kajo) en strato Respubliko kaj Muzej (Muzeo) en strato Lenin. Tra ambaŭ haltejoj sekvas pluraj busaj kaj busetaj itineroj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Гостиный двор (ruse). Gorod-T (2017-10-29). Arkivita el la originalo je 2023-10-04. Alirita 2019-05-31.
  2. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 270–271. ISBN = 5901633040.
  3. Завалишин И. По сибирским дорогам // Лукичок. 2008. Ч. 2. С. 46.
  4. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 274. ISBN = 5901633040.
  5. Stanislavo Belov (2018-11-14) Andreo Tekutjev — severa bonfaranto (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-04-29. Alirita 2019-04-15.
  6. Иваненко А. С. Прогулки по Тюмени: Путеводитель. Тюмень, 1999. С. 42.
  7. Областной комиссариат обязали покинуть «Гостиный двор» (ruse). NB Life (2018-06-29). Arkivita el la originalo je 2022-05-04. Alirita 2019-09-09.
  8. Лидия Шумкова (2018-09-07) Попытка выселения военкомата из исторического здания в Тюмени не удалась (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2018-09-07. Alirita 2019-09-09.
  9. Военный комиссариат Тюменской области переедет из здания «Гостиного двора» (ruse). NashGorod.ru (2019-08-16). Arkivita el la originalo je 2021-12-03. Alirita 2019-09-09.
  10. Анна Кушнир (2019-09-20) Тюменские военные избавятся от памятника культуры, который они должны были реконструировать (ruse). Ura.ru. Arkivita el la originalo je 2019-09-27. Alirita 2020-02-16.
  11. Завалишин И. Путевые заметки (Тобольская губерния) // Лукич. 2000. Ч. 1. С. 78.
  12. Чукмалдин Н. г. Тюмень // Лукич. 2000. Ч. 4. С. 78.
  13. Gostinij Dvor (ruse). Gostinij Dvor. Arkivita el la originalo je 2015-05-29. Alirita 2015-05-29.

Vidu ankaŭ redakti