GavitoKavito (armene Կավիտ [Kavit]) estas speco de nartekso (enirejo de la preĝejo) kiu estas nur trovebla en la armena arkitekturo. Ĝi estas ofte konstruata okcidente de la preĝejo ene de monaĥa komplekso. Ĝi ankaŭ funkciis kelkfoje kiel kunvenejo.

Gavito de Geghard.

Historio redakti

Ekde la 10-a-11-a , nova stilo de konstruaĵo aperis, la gavito. La unuaj (« unua stilo ») estis trovitaj en la sudo de Armenio, en la regiono Sjuniko. Ĝia stilo ŝanĝis ĉ. la jarcentoj 12-14: ĝi fariĝis komplekso (« dua stilo »); oni trovas ĝin en la monaĥejoj Saghmosavank, Hariĉavank aŭ ankaŭ en Hovhannavank. La gavito ankaŭ transformiĝos finde de la 13-a jarcento (« tria stilo »), kiel oni povas konstati en la monaĥejo Gandzasar ekzemple, aŭ en la Monaĥejo Haghpat. La konstruado de gavitoj finiĝis iom post iom kun la fino de la Mezepoko.