Gedeon RÓKA, laŭ hungarlingve kutima nomordo Róka Gedeon estis hungara astronomo.

Gedeon Róka [1] naskiĝis la 7-an de majo 1906 en Budapeŝto. Li mortis la 5-an de oktobro 1974 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gedeon Róka aĝis 3, kiam li ricevis Poliomjeliton (infanan paralizon), depost tio li povis iri helpe de iradmaŝino. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1929, poste pro la tutmonda krizo li vivtenis sin el porokazaj laboroj. En 1930 li edziĝis, sed neniam li havis filojn. Post jaroj li havis postenon en la ŝtata administrado. Depost la 2-a mondmilito li laboris en ministerio. Ekde 1946 li aliĝis al diversaj astronomiaj rondoj, kie li estis motoro de la movado. Li redaktis diversajn popularajn gazetojn, li prelegis pri astronomio.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A csillagok vizsgálata régen és ma (1951)
  • A távcső világa (1958)
  • A világegyetem megismerésének útjai és tévútjai (1964)
  • A távcső világa (1975) - kun György Kulin

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti