Gedeon Tanárky [tanArki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tanárky Gedeon estis hungara politikisto, juristo, subministro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1867).

Gedeon Tanárky [1] naskiĝis la 26-an de oktobro 1815 en Nagykőrös. Li mortis la 28-an de novembro 1887 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gedeon Tanárky frekventis universitaton en Pest (urbo) inter 1831-1836, poste li iĝis foje vicadvokato, foje notario. Inter 1842-1848 li estis notario en sia naskiĝurbo, poste li politikadis en la parlamento. En 1850 li estis akuzita pro partopreno en la parlamento en Debrecen, kie oni deklaris forigon de la Habsburgoj. Li okupiĝis nur pri kalvinismo. En 1861 li denove partoprenis en la parlamenta vivo. En 1865 li estis nomita ĉefnotario, en 1867 subministro, krome li longe partoprenis en la parlamenta politikado. Li ricevis premion unuafoje.

Verkaro (elekto) redakti

  • Országgyűlési beszéd (Parlamenta parolado), (1861)
  • Magyarország helyzete az európai államrendszerben (1866) - studo

Fontoj redakti